El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renkontiĝis kun raportistoj la granda pando Beibei, nomita de Peng Liyuan kaj Michelle Obama

| 2015-12-17
Bookmark and Share


Pandido Beibei

 

    La 16-an de decembro laŭ la loka tempo en la Nacia Zoologia Ĝardeno de Vaŝingtono, Beibei, ido de grandaj pandoj Meixiang kaj Tiantian, unuafoje renkontiĝis kun raportistoj. Ĝi renkontiĝos kun vizitantoj en la 16-a de januaro 2016. La 4-monata Beibei pezas je pli ol 17 britaj pundoj, kaj ĝia pezo kreskas je unu brita pundo ĉiu-semajne. Beibei estas pli peza ol sia pli aĝa frato Baobao, kiam ĝi 4-monatiĝis.

 


Peng Liyuan kaj Michelle Obama kune donis al la pandido la nomon Beibei, en la Nacia Zoologia Ĝardeno de Usono, la 25-an de septembro ĉi-jare.
 
    Matene de la 25-a de septembro ĉi-jare Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj Michelle Obama, edzino de usona prezidento Barack Obama, kune vizitis domon de grandaj pandoj en la Nacia Zoologia Ĝardeno de Usono. Ili vizitis Tiantian kaj ĝian idon kaj kune donis al la lasta la nomon Beibei.

 


Meixiang kaj Tiantian manĝantaj bambuojn en sia nova hejmo de Usono
 

    La grandaj pandoj Meixiang kaj Tiantian atingis de Sichuan-provinco, Ĉinio, la Nacian Zoologian Ĝardenon de Usono en 2000. Ili ĉiam estas "superaj steloj" de la ĝardeno. En 2005 Meixiang naskis sian unuan idon. En la 16-a de septembro 2012 ĝi naskis alian idon, kiu malfeliĉe mortis. La 23-an de aŭgusto 2013 ĝi naskis la trian idon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments