El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sud-Koreio plifaciligos vizopeton de ĉinaj turistoj

| 2015-12-18
Bookmark and Share

 

    La 16an de decembro la sud-korea registaro publikigis la raporton "Direkto de Ekonomia Politiko por 2016", inkluzive de kelkaj rimedoj por plifaciligo de vizopeto de ĉinaj turistoj. Analizistoj opiniis, ke pro baldaŭa eksvalidiĝo de la politiko pri portempa malaltiĝo de speciala konsum-imposto de aŭtoj kaj hejmaj elektraj aparatoj, la enlanda konsumo de Sud-Koreio eble malfortiĝos komence de la venonta jaro, tial la registaro deziras revigligi la enlandan konsumon per pliiĝo de ĉinaj turistoj.

 

    Kiuj politikoj publikigitaj de la sud-korea registaro profitigos ĉinajn civitanojn kaj faciligos iliajn vojaĝojn al Sud-Koreio?

 

    Unu el la politikoj estas plu doni senpagan vizon al ĉinaj turistaj grupoj. La rimedo laŭplane validos ĝis la fino de la venonta jaro. Post la eksplodo de MERS-epidemio en Sud-Koreio la nombro da ĉinaj turistoj draste malpliiĝis, kaj poste la sud-korea registaro anoncis, ke ĝi provizore disdonas senpagan vizon al ĉinaj turist-grupoj de julio ĝis septembro de la kuranta jaro. La limdato de tiu rimedo estis plilongigita du fojojn ĝis la jarfino.

 

    La dua politiko estas disdoni al pli da ĉinaj turistoj vizojn por pluraj vizitoj en kvin jaroj. Nun ĉinaj civitanoj kiuj aĝas malpli ol 17 jaroj aŭ pli ol 60 jaroj kaj universitataj lernantoj por bakalaŭreco povas peti tiun vizon. Ekde la venonta jaro la aĝlimigo estos plilarĝigita ĝis la aĝo de pli ol 55 jaroj. Samtempe 30-taga restado en Sud-Koreio estos plilongigita ĝis 90.

 

    La tria politiko estas disdoni novtipan vizon, interligitan kun la sud-korea industrio, al ĉinaj turistoj. Tiu vizo kunligos turismon kun vojaĝo por beligo, pasigo de libera tempo kaj kultura spertado. La kondiĉoj pri ekonomia kapablo, aĝo, klereco kaj laboro estos moderigitaj por vizopetoj de ĉinaj civitanoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments