El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio esprimas fortan oponon kontraŭ armila vendo de Usono al Taiwan

| 2015-12-18
Bookmark and Share

    Merkrede la usona registaro deklaris vendi armilojn kaj ekipaĵojn kun la valoro de 1 830 milionoj da usonaj dolaroj al Taiwan. Yang Yujun, proparolanto de la ĉina Defenda Ministerio, diris ĵaŭde, ke la ministerio esprimas firman oponon. Ĉinio postulis seriozan traktadon kun Usono.

 

    Yang diris, ke Taiwan estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. Ĉinio firme oponas armilan vendon de iu ajn fremdlanda registaro al Taiwan. La armila vendo de Usono serioze malobeis la principon de la tri komunaj komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono, intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj serioze damaĝis la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio kaj pacan disvolvadon de la rilatoj inter la ĉeftero kaj Taiwan.

 

Redaktoro: Chen Ji

(el ĈRI)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments