El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la Dua Monda Interreta Konferenco

| 2015-12-18
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 18a de decembro en Wuzhen de Zhejiang-provinco fermiĝis la Dua Monda Interreta Konferenco kun la temo "interligita mondo kunhavata kaj regata de ĉiuj -- konstrui komunumon de komuna estonteco en Interreto".

 

 
    Posttagmeze de la 16a de decembro ĉina prezidanto Xi Jinping iris al la stando de Alibaba-Grupo en la ekspozicio "Interreta Lumo" kadre de la Monda Interreta Konferenco. Prezidanto de la grupo Jack Ma prezentis al Xi la staton de la grupo kaj sian penson pri disvolvado de la kompanio. Li diris, ke sur Alibaba-platformo aktivas 8,5 milionoj da vendistoj, kiuj servas al 386 milionoj da tutmondaj konsumantoj. Ĝi kreis 10 milionojn da rektaj laborpostenoj kaj 3,52 milionojn da nerektaj. La jara komerca kvanto de Alibaba espereble trarompos la sumon de 3 000 miliardoj da juanoj en la komenco de la venonta jaro, superante la tutmondan sumon de Wal-Mart.
 

 

    Antaŭ la stando de la kompanio Tencent Pony Ma, prezidanto kaj ĝenerala direktoro de la kompanio, prezentis al Xi datumojn de Wechat, informan sekurecon kaj urban servon. Pri Wechat-skufunkcio Xi demandis laboranton: "Kiom da ruĝpaperaj kovertoj oni 'skuis' dum la Printempa Festo?"
 

 
    Senŝofora aŭto de la kompanio Baidu certe estis unu el la plej atentataj eksponaĵoj. Robin Li, ĝenerala direktoro de Baidu, konigis al Xi pri la aŭto kaj Baidu-tradukilo. La maŝin-tradukilo, bazita sur artefarita inteligento kaj granda datumaro, estas aplikebla por traduko inter multaj lingvoj, inkluzive de la 14 lingvoj en 33 landoj kaj regionoj, kiuj tuŝas la Ekonomian Zonon laŭ la Silka Vojo kaj la Maran Silkvojon de la 21a Jarcento.
 

 
    Intermite de la konferenco, ĉeestantoj gustumas lokajn manĝaĵojn.
 

 
    Ĉeestantoj de la konferenco
 
Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments