El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis Ministra Konferenco de Monda Komerca Organizo

| 2015-12-21
Bookmark and Share

 

    La 19an de decembro en Najrobo, ĉefurbo de Kenjo, finiĝis la 10a Ministra Konferenco de la Monda Komerca Organizo (MKO). Post kvintaga malfacila intertraktado, la konferenco atingis historian rezulton.

 

    Tio estis la unua ministra konferenco de MKO en Afriko en la pasintaj 20 jaroj de post la starigo de MKO. Agrikultura intertraktado kaj disvolvado de la plej subevoluintaj landoj estis fokusoj de la konferenco. Pro diverĝoj pri kernaj punktoj la konferenco, kiu devus esti finita laŭ originala plano tagmeze de la 18a de decembro, estis plilongigita ĝis la vespero de la sekva tago. La konferenco adoptis Najroban Deklaracion, akordiĝante pri konkuro de agrikultura eksportado. 162 membroj de la organizo la unuan fojon promesis komplete nuligi subvenciojn de agrikultura eksportado kaj atingis novan multflankan disciplinon pri subteno al eksporta financado, kotono kaj internacia nutraĵa helpo.

 

    Roberto Azevedo, ĝenerala direktoro de MKO, diris, ke nuligo de subvencioj por agrikultura eksportado estas eksterordinara, ĉar la decido eliminos merkatan distordiĝon, kreos egalan konkurencon kaj plibonigos vivrimedojn de Afriko kaj aliaj evoluantaj kaj la plej subevoluintaj landoj.

 

    Pri disvolvado de la plej subevoluintaj landoj, la konferenco akceptis la membrecon de Liberio kaj Afganio kiel la plej subevoluintaj landoj. Tial la nombro de membroj de MKO pliiĝis ĝis 164, kaj la strukturo de la organizo fariĝis pli diversa.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments