El Popola Ĉinio>头条新闻>

Provo de senŝofora aŭto en Britio

| 2015-12-21
Bookmark and Share

    Laŭ raporto de la hongkong-a ĵurnalo Wenhui, post la publikigita plano de Amazon por ekuzo de senpilotaj aviadiloj, ankaŭ en Londono, Britio, okazos provo de senŝofora aŭto por 24-hora distribuo de ekspedaĵoj. Oni celas malmultigi survojajn aŭtojn en la laborvetura tempo kaj tiel mildigi ŝarĝon al la trafiko.

 

 

    La provado estos organizita de la brita kompanio TRL, Laboratorio pri Esploroj de Transportado. La aŭto mem veturos laŭ la projektita vojo en Greenwich de Londono imitante itineron de transportado de objektoj de konservejo al vendejo aŭ de vendejo al loĝejo. La distancoj inter unuopaj celoj longas de 1.6 kilometroj ĝis 8 kilometroj.

 

    Senŝofora aŭto estas inteligenta aŭto, esence ĝi estas roboto kun radoj. Ĝi moviĝas regate de sia inteligenta stirilo kun komputilo, perceptas sian ĉirkaŭaĵon per sentiloj kaj regas siajn direkton kaj rapidecon laŭ la perceptitaj informoj de vojo, loko aŭ obstaklo. Sed en la provo de TRL, malgraŭ la nomo de senŝofora aŭto, ĉe la stirilo sidos homo kontraŭ eventualaj problemoj. Laŭ la rezulto de la provo TRL povos prijuĝi, ĉu tiaj aŭtoj povos helpi transportajn kompaniojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments