El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ni rigardu meteorpluvon!

| 2015-12-21
Bookmark and Share

 

    Meteorpluvo el la Malgranda Ursino, la lasta meteorpluvo en 2015, okazos en la 23-a de decembro. Astronomo diris, ke ĝi atingos sian kulminon je la deka horo matene de tiu tago, kaj vi povos observi ĝin de la 22-a horo nokte ĝis la frua mateno de la sekva tago.

 

    La fluo de meteorpluvo el la Malgranda Ursino ne estas granda, ĉirkaŭ 10 ĝis 50 meteoroj hore, kaj estos taŭga la observado ĉe meza kaj alta latitudoj en la norda hemisfero. En sinsekvaj jaroj 2006, 2007 kaj 2008 trifoje okazis meteorpluvoj el tiu konstelacio, dume videblis 30 meteoroj ĉiuhore, kaj la kulmina periodo daŭris preskaŭ dek horojn.

 

    "Ĉi-jare ni ne atendas grandan eksplodon de meteorpluvo el la Malgranda Ursino, kaj la kulmino okazos matene je la deka horo laŭ la pekina tempo, preskaŭ dek meteoroj hore." Shi Zhicheng, membro de la Ĉina Astronomia Asocio kaj konsilano de Tianjin-a Astronomia Asocio, atentigis, ke radioj de meteorpluvo estos videblaj dum la tuta nokto en la plejparto de Ĉinio. "Oni povos observi ĝin de la 10-a horo nokte ĝis la frua mateno de la sekva tago, precipe dum pli ol unu horo antaŭ la tagiĝo, ĉar tiam la luno estos subirinta."

 

    Kiam la meteorpluvo el la Malgranda Ursino ĝoje surprizos nin? Shi diris, ke laŭ prognozo la meteorpluvo eksplodos kun pli ol 30 meteoroj hore en 2017.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments