El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekkonstruata la Ĉin-Tajlanda Fervojo

| 2015-12-22
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 19-a de decembro en Pathum Thani, Tajlando, okazis ceremonio pri konstruado de la Ĉin-Tajlanda Fervojo, la unua normalŝpura fervojo en Tajlando. Tiu fervojo, kun longeco de 845 kilometroj, estos konstruata per ĉinaj teknologioj kaj ekipaĵoj. La fervojo konstruiĝis laŭ la pohora rapideco de 180 kilometroj kaj rapidec-altigeblo de 250 kilometroj. Laŭplane la konstruo finiĝos en tri jaroj.

 


La 19-an de decembro 2014 Li Keqiang kaj Prayuth Chan-ocha partoprenis en subskribo de la kunlabora memorando de la Ĉin-Tajlanda Fervojo. (Foto de Huang Jingwen, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    En la sama tago ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha reciproke sendis gratulajn mesaĝojn.

 


Skemo pri la Ĉin-Tajlanda Fervojo

 

    La Ĉin-Tajlanda Fervojo en formo "Y" sud-norde trapasos la teritorion de Tajlando kun Bankoko kiel centro, norden ĝi kunligos Vjentianon de Laoso kaj Kunming de Ĉinio, suden ĝi atingos Malajzion kaj Singapuron. Post finkonstruiĝo de tiu fervojo, leviĝos la pozicio de Tajlando kiel trafika centro de sudorientaj aziaj landoj kaj supreniros novan ŝtupon de la ekonomiaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj la membrolandoj de la Asocio de Sudorientaj Aziaj Landoj.

 

    La kunlaboro en la Ĉin-Tajlanda Fervojo alportos al ambaŭ Ĉinio kaj Tajlando profiton en ekonomia kaj socia disvolvado. Post ekfunkciado de la fervojo, la ir-revena fervoja bileto inter Kunming kaj Bankoko estos ĉ. 3 600 Tajaj Bahtoj (ĉ. 700 juanoj), egale al duona aŭ triona aviadila bileto. La pago por transporto de varoj nur egalos naŭonan sumon de aera transporto. El la starpunkto de "produkta kapablo en internaciaj kunlaboroj", la Ĉin-Tajlanda Fervojo povos liveri la bonkvalitan produkt-kapablon de Ĉinio al najbaraj landoj por akcepti la provon de la internacia merkato. Tio utilos al eskalado de ĉinaj industrioj kaj plua plifortigo de konkureco de ĉinaj produktoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments