El Popola Ĉinio>头条新闻>

"La plej longa vitra ponto en la mondo" atendas sian nomon!

| 2015-12-22
Bookmark and Share


La 20-an de decembro Chen Zhidong diskonigis informon pri kolektado de nomo por la vitra ponto. (Foto de Yang Huafeng)

 

    La 20-an de decembro, raportisto informiĝis de la pitoreskejo Granda Kanjono Zhangjiajie en Hunan-provinco, suda Ĉinio, ke komenciĝis la tutmonda kolektado de nomo por la travidebla vitra ponto, la plej longa kaj plej alta en la mondo, kiu malfermiĝos antaŭ la venonta majo. Tiu-tage, pitoreskeja respondeculo Chen Zhidong, kiu alivestis sin kiel sankta Nikolao, diskonigis la informon "10 mil juanoj por unu vorto, kolektado en la mondo" sur la vitra ponto, kiu estis kunligita komence de ĉi tiu monato.

 

    La vitra ponto en la pitoreskejo Granda Kanjono Zhangjiajie longas je 430 metroj, larĝas je 6 metroj kaj altas je ĉ. 300 metroj super la fundo de kanjono. Ĝia planko estas el travidebla vitro. En ĝia mezo estas platformo por bunĝeo. La ponto povos enteni maksimume 800 turistojn. Post finkonstruado ĝi fariĝos la plej longa kaj plej alta vitra ponto en la mondo kaj la unua granda ponto ŝarĝata ĉefe de vitra strukturo en la mondo.

 

 

    La kolektado, nur per WeChat, okazos de la 25-a de decembro 2015 ĝis la 29-a de februaro 2016. Ĉiuj verkoj devas esti originalaj. Ili devas enkorpigi la renovigan penson kaj strukturan trajton de la vitra ponto. La nomo devas esti konciza, vivaj, bela, facile komprenebla kaj legebla. La premiita verko estos senpage uzota de la pitoreskejo dum longa periodo.

 

    La premio por elektita verko estos 10 mil juanoj por unu vorto. La nom-longeco devas esti malpli ol 10 vortoj, en kiuj ne estos la vortoj "Zhangjiajie, granda kanjono kaj vitra ponto". Krom premio, premiito ricevos ankaŭ la dumvivan honoran titolon "nomuminto de la vitra ponto en la Granda Kanjono Zhangjiajie". Krom elektado de verkoj, oni lotade elektos 1 000 feliĉulojn, kiuj povos senpage viziti la pitoreskejon kun familiano en 2016.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments