El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Sud-Koreio intertraktis pri mara demarkacio

| 2015-12-23
Bookmark and Share

 

    La 22an de decembro en Seulo, Sud-Koreio, okazis la unua kunsido por intertraktado pri mara demarkacio inter Ĉinio kaj Sud-Koreio cele al efektivigo de la interkonsento de la dulandaj gvidantoj.

 

    Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, Liu Zhenmin, kaj lia sud-korea paralelulo, Cho Taeyul, kiel respektivaj delegaciestroj de la dulandaj registaroj, kunprezidis la intertraktadon.

 

    Por justa solvado de la mara demarkacio, la du flankoj faris amikan interkonsiliĝon pri ekskluzivaj ekonomiaj zonoj kaj kontinent-bretoj de la du landoj laŭ la internacia juro inkluzive de la Konvencio pri Mara Juro de UN kaj el la startpunkto de ambaŭgajna kunlaboro kun sincereco kaj reciproka konfido. La du flankoj konsentis, ke la amika interkonsiliĝo pri mara demarkacio havas gravan signifon por longtempa stabila disvolvado de ambaŭlandaj rilatoj, kaj por pliigo de primara kunlaboro kaj antaŭenigo de plua disvolvado de strategia kunlabora partnereco inter la du landoj. La du flankoj ankaŭ klarigis siajn vidpunktojn pri koncernaj aferoj. La ĉina flanko emfazis la gravecon de la problemoj en fiŝkaptado.

 

    La du flankoj konsentis starigi tri-nivelan intertraktan mekanismon. La unua nivelo estas registara delegacio gvidata de ĉi-rilataj ministroj pri eksterlandaj aferoj; la dua nivelo estas laborgrupo konsistanta el buroestroj, kiuj respondecas pri detala intertraktado; kaj la tria nivelo estas grupo de fakuloj, kiuj respondecas pri teknikaj demandoj.

 

    La dua intertraktada kunsido okazos en 2016, kaj la preciza dato estos decidita post konsiliĝo per diplomatia kanalo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments