El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu vi povas trovi la pandon el inter la neĝhomoj?

| 2015-12-24
Bookmark and Share

    La plej varmaj fokusoj en la interreto ĉiam ŝanĝiĝas. Laŭ la raporto de fremdlandaj amaskomunikiloj la plej ŝatata bildo ĉe Facebook lastatempe estas farita de iu hungara artisto. Ĝi temas pri la Kristnasko kaj estas manpentrita. La 16-an de decembro la bildo aperis en la interreto. En la bildo troviĝas ĉirkaŭ cent amindaj neĝhomoj, sed inter ili miksiĝas unu pando.

 

 

    Gergely Dudás, la artisto, havas 13 mil sekvantojn ĉe sia Facebook-konto. Alŝutinte la bildon li ankaŭ afiŝis demandon: "En la bildo estas pando. Ĉu vi povas ĝin eltrovi?"

 

    Vere, tio ne facilas! Dum 10 tagoj la bildo gajnis 42 mil ŝatojn kaj 100 mil fojojn da plusendado, kaj multaj homoj konfesis, ke li aŭ ŝi tute ne povas trovi la pandon.

 

    Kelkaj el la neĝhomoj portas okulfrapajn koltukojn, kristnaskan ĉapon, cilindran ĉapelon aŭ aliajn ornamaĵojn. Krome la karbopecoj sur iliaj vizaĝoj kaj korpoj plie malfaciligas la rekonon de la pando.

 

    Nun, ĉu vi povas trovi tiun ĉi pandon?

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments