El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis pasaĝertransporta marlinio inter Huangqi kaj Mazu

| 2015-12-24
Bookmark and Share


La pasaĝerŝipo Anqi-2 ekveturas de Huangqi al Mazu.

 

    La 23-an de decembro ekfunkciis la 8-a pasaĝertransporta marlinio inter Fujian kaj Taiwan, Ĉinio. Je la 10-a horo kaj 45 minutoj la pasaĝerŝipo Anqi-2 ekveturis de la pasaĝerkajo en Huangqi-urbeto de Lianjiang-gubernio, Fuzhou-urbo, Fujian-provinco al Mazu de Taiwan.

 

    25 minuta veturo kun duona biletpago

 

    Huangqi-urbeto estas la plej proksima loko de la ĉeftero al Mazu de Taiwan, Ĉinio. La du lokoj distancas je 4.8 marmejloj. En tiu tago, ekfunkciis la marlinio inter ambaŭ lokoj. La veturo bezonas 25 minutojn, unu horon malpli ol alia marlinio de Mazu al Mawei. La ŝipa bileto kun 135 juanoj nur estas duono de la lasta. Nun funkcias kvar pasaĝerŝipoj, kiuj ir-reiras inter la du lokoj unufoje ĉiu-tage. En la estonteco oni multigos navigadajn fojojn laŭ bezono de pasaĝeroj. La ŝipaj biletoj estas aĉeteblaj en kajoj de Huangqi kaj Mazu.

 


La pasaĝerŝipo Anqi-2

 

    Tiu-tage 90 pasaĝeroj spertis la historian vojaĝon ekveturantan de Huangqi. 70-jara s-ro Wu estas huangqi-ano. Li estis tre ekscitita pro la vojaĝo de la unua ŝipo al Mazu. Li rememoris, ke kiam lia amiko en Mazu vizitis lin en 1979, li devis unue flugi al Japanio, poste al flughaveno en Fuzhou kaj fine preni aŭtobuson al Huangqi. La tuta vojaĝo postulis 5 tagojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments