El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Vigleca Zamenhof-festo okazis en Taiwan: Malgranda sed bunta internacia Festo

| 2015-12-24
Bookmark and Share

de Zhuo Zhaoming (Abengo)

 

 

    Pli ol tridek esperantistoj venis al la urbo Pingtung, Taiwan, por partopreni en la Zamenhofa Festo, la 19an de decembro 2015. La kunvenejo por la festo estis ĉambro por maksimume 40 homoj, kutime uzata de loka Esperanto-grupo, nomata Domo de Verdaj Farmistoj, aŭ Verda Biblioteko. La ĉefparolanto de la hodiaŭa festo estis Reza Kheirkah, esperantisto el Irano loĝanta en Pingtung. Li regule donas esperantajn kursojn en lernejoj kaj en sia hejmo. Pro lia klopodo la Esperanto-movado en la urbo pli kaj pli fortiĝas.

 

    Je la 3a horo posttagmeze Reza Kheirkah ekparolis. Li salutis la ĉeestantojn, kaj ankaŭ menciis kelkajn salutmesaĝojn el la mondo: la kvar mesaĝoj estis jam presitaj en la broŝuro de la festo. Jen la listo de la gratulintoj: Lee Jungkee el Koreio, estrarano de UEA pri la azia movado, kaj la direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro; Henri Masson, fama franca Esperanto-aktivulo, eksaj ĝenerala sekretario de SAT-Amikaro kaj ĝenerala konsilanto de SAT kaj nuna prezidanto de la asocio Esperanto-Vendée; Ueli Haenni, aktivulo de la Svisa Esperanto-Societo, kaj Anneke Schouten-Buijs, esperantistino, poetino kaj bahaanino el Nederlando.

 

 

    Post la parolo kaj prezentado la programeroj daŭris. La ĉeestantoj, kaj faris mallongan enkondukon pri Esperanto por la komencantoj, kaj kun bildoj raportis la vojaĝ-sperton al la 100-a Universala Kongreso en Lillo, Francujo. Iuj alportis pli da internacieco, ekzemple Ingrid anstataŭis la korean esperantistinon Rosa Hwang prezenti la prelegon preparitan de Rosa. Ankaŭ la gefiloj de Rosa estas esperantistoj. Per Esperanto la familio vojaĝis en Europo 80 tagojn kaj estis bone akceptitaj de samideanoj. La vojaĝa taglibro de ŝia filino Onia (Kim Onnuri Onia) Vojaĝo de Onia estis eldonita de la Korea Esperanto-Asocio.

 

    Sekve estis interreta kunveno per skajpo: Unue sukcesa konekto kun Lee Jungkee en Seulo. Li estis ĝuste instruanta Esperanton al ok gelernantoj kaj li petis ilin saluti nin. Ni salutis ilin ankaŭ. Lee Jungkee emfazis, ke la UK okazos en julio 2017 ĉe la Korea Fremdlingva Universitato en Seulo kaj invitis nin elkore. Poste ni sukcesis ligiĝi kun Chuck Smith, usona esperantisto loĝanta en Berlino. Li estis elektita kiel la Esperantisto de la jaro 2015, ĉar li estas fondinto de la esperanta Vikipedio kaj la ĉefmotoro de la teamo por la Esperanto-kurso ĉe la lingvolerna surreta programo "Duolingo". Multaj homoj lernis Esperanton per tiu ĉi programo.

 

 

    La festo okazis tre sukcese, kvankam la nombro de partoprenantoj ne estis pli granda ol tiu de la sama festo en la antaŭaj jaroj. La temo de ĉi tiu Zamenhofa festo estis "Korea Kulturo". En la broŝuro aperis la artikolo de korea esperantistino Rosa; dum la festo Yvonne vestiĝis bele en la korea kostumo kaj dancis koree; oni skajpis kun Lee Jongkee kaj parolis kun liaj lernantoj. La festo do estis plena de la korea etoso.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments