El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tibeto: trovitaj fosilioj de hienoj antaŭ pli ol 4 milionoj da jaroj

| 2015-12-24
Bookmark and Share

 

    La 23-an de decembro, raportisto informiĝis de la Instituto pri Paleo-vertebruloj kaj Paleo-antropologio de la Ĉina Akademio de Sciencoj (IPPĈAS), ke en Zanda-baseno de Ngari-regiono, Tibeto, Ĉinio, oni trovis fosiliojn de hienoj de la pliocena epoko, antaŭ pli ol 4 milionoj da jaroj. Ĉinaj kaj alilandaj sciencistoj opinias, ke tio estas la unua trovo de fosilioj de grandaj hienoj, kapablaj disrompi ostojn, en la Qinghai-Tibet-a Altebenaĵo. Tio havas gravan signifon por esplori originon kaj diversecon de hienoj, kaj ilian paleo-geografian distribuon.

 

    Hieno estas iom granda karnovora besto kun aspekto de hundo. Hienoj en la pliocena epoko havis pli fortikajn supran kaj malsupran mandiblojn kaj pli akrajn kojnodentojn ol kanisedoj. Ili povis disrompi malmolajn ĉasaĵostojn. Pro tio ili estis nomitaj "osto-rompuloj".

 

    Li Qiang, vicesploristo de IPPĈAS, diskonigis tion, ke oni trovis tiujn fosiliojn sur krutaĵoj oriente de la ravino Zanda, kies altitudo estas 4195 metroj.

 

    Li diris, ke laŭ esplora rezulto, en la pliocena epoko hienoj eble originis en norda Ĉinio dum lasta mioceno. Dum la frua pliocena epoko, tiuj "osto-rompuloj" disiĝis al la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj okcidenta Eŭropo. De la pliocena epoko ĝis frua plejstoceo ili vaste vivis en Eŭrazio kaj malaperis en Ĉinio antaŭ ĉ. 2.2 milionoj da jaroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments