【音乐MV】Kredu Kristnaskon
Frato kaj fratino
kantas jam
melodion tre dolĉan dum
patro kaj patrino
kisas jam
unu la alian kaj alvenas...
La nokto, en kiu
la vivo mem renaskiĝas
(...la nokto, en kiu...)
la koro mem renoviĝas.
kredu Kristnaskon,
kredu je mondo pli bela.
Avo kaj avino
ridas jam
onklo krias, ke neĝas dum
kato kaj katino
dormas jam
sen konscii, ke alvenas...
La nokto, en kiu
la vivo mem renaskiĝas
(...la nokto, en kiu...)
la koro mem renoviĝas.
kredu Kristnaskon
kredu je vivo pli vera.
La nokto, en kiu
la vivo mem renaskiĝas
(...la nokto, en kiu...)
la koro mem renoviĝas.
kredu Kristnaskon
kredu je mondo pli vera.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat