El Popola Ĉinio>头条新闻>

NASA planas kreskigi terpomon sur Marso

| 2015-12-25
Bookmark and Share

    En la holivuda filmo The Martian, la ĉefrolulo provis planti terpomon sur Marso, nun tio eble realiĝos. Laŭ la raporto de hongkonga amaskomunikilo aperigita en la 23-a de decembro, NASA, kunlabore kun la Internacia Terpoma Centro en Peruo (ITC), planas kreskigi terpomon en laboratorio kie oni imitas la medion de Marso. Ili celas starigi plantan bazon sur la planedo.

 


Foto publikigita de NASA pri la surfaco de Marso. La aspekto de la monteto montras ke la sableroj moviĝas pro vento, tio signifas ke ekzistas klimato sur Marso.

 

    La plano estas ne nur preparo por la transmigrado de homoj al Marso, sed ankaŭ provo de terpoma plantado en regionoj de la tero kun ekstremaj kondiĉoj por mildigi la grenan krizon kaj savi centmilionojn da homoj trafitaj de malsatego.

 


En la filmo The Martian, sciencisto (ĉefrolo) provas planti terpomon sur Marso.

 

    La laboratorio uzos la teron prenitan de la dezerto Pampas de La Joya (Pampas de La Joya Desert), kies tero estas tre simila al la tero sur Marso. ITC asertis, ke sur Marso la kvanto de karbona dioksido okupas 95% de la aero. Tio helpos la kreskadon de terpomo, la produktokvanto sur Marso estos duoble aŭ eĉ kvaroble pli granda ol tiu sur la terglobo. Same, eblos planti grenojn en spaca loĝloko. ITC asertis, ke imiti la plantadon sur Marso, kiu malfekundiĝis antaŭ 2 miliardoj da jaroj, havas grandan signifon al la scio pri kiel la klimata ŝanĝo influas la produktadon de greno.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments