El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elektro alirebla de ĉiuj ĉinoj

| 2015-12-25
Bookmark and Share


Laboristoj pendigas kablojn en Zhiqin-vilaĝo, Padma-gubernio, Qinghai-provinco. (Foto de Zhang Hongxiang, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    Posttagmeze de la 23-a de decembro, elektro estis transportita al Gomang-vilaĝo de Padma-gubernio, la Golog-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco, kaj al Changjiang-vilaĝo de Chudmarleb-gubernio, la Yushu-a Titeta Aŭtonoma Subprovinco. Tio estas la fino de la projekto por transporti elektron al la loĝantoj de Qinghai-provinco, kiuj antaŭe ne povis uzi elektron. Tio ankaŭ signifas, ke estis solvita la problemo pri elektroprovizado al lastaj 9 614 ĉinaj familioj kun 39 800 homoj kaj estis plenumita la tri-jara agad-plano pri transporto de elektro al tiuj, kiuj estis ankoraŭ sen aliro al ĝi.

 


Paŝtisto Gelai en Xiege-vilaĝo, Chengduo-gubernio de la Yushu-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco, lumigas ĉambron per lampo. (Foto de Zhang Hongxiang, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    "Ĉinio realigis la celon 'ĉiuj familioj povas uzi elektron', menciitan en la 12-a Kvinjara Plano," diris Tan Rongshun, membro de la partia grupo de la Ĉina Ŝtata Energia Administracio kaj ĉefinspektoro pri kontrolado.

 

    Por protekti la medion de la regiono ĉe la Fonto de Tri Riveroj, la Qinghai-a Elektrokompanio per miloj da ĉevaloj kaj muloj transportis materialojn. La qinghai-a registaro disdonis 79 430 porfamiliajn fotovoltaajn elektroproduktajn aparatojn al la familioj en la lokoj, kie ne estas elektro. Ĝi plenumis la tri-jaran agad-planon per fotovoltao solvi la problemon pri elektrouzado de 272 mil homoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments