El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dek turismaj novaĵoj de 2015

| 2015-12-25
Bookmark and Share

    La instrukcio de ĉina prezidanto Xi Jinping levis altan tajdon de neceseja plibonigado tutlande.

 

    Ekde 2015 la tuta lando konstruos kaj renovigos 57 milojn da necesejoj en tri jaroj.

 

    La kontribuo de la ĉina turismo al la malneta enlanda produkto superis 10%, kaj la nombro de turismaj laborantoj okupis 10% de la tuta laborantaro.

 

    En 2015 la nombro de enlandaj turistoj kalkuliĝis al 4 miliardoj, kaj la turisma enspezo superis 4 000 miliardojn da juanoj; 120 milionoj da ĉinoj vojaĝis eksterlanden.

 

    Xi Jinping faris gravan parolon en la konferenco de amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj turista grupo el 3 000 japanoj vizitis Ĉinion.

 

 

    La Ĉina Turisma Jaro okazis en Sud-Koreio.

 

    En 2015 kadre de la Ĉina Turisma Jaro okazis pli ol 120 aranĝoj, kaj reciprokaj vizitoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio atingis 10 milionojn da homoj.

 

    La 28an de julio administra kunveno de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio prezidita de ĉina ĉefministro Li Keqiang ekzamenis kaj adoptis "Kelkajn opiniojn pri plua antaŭenigo de turisma investado kaj konsumado", kiu unuafoje proponas la planon pri antaŭenigo de turisma investado.

 

 

    Efektivigo de "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj okazigo de Turisma Jaro de la Silka Vojo

 

    La 19an de junio en Xi'an okazis la Ministra Konferenco pri la Silka Vojo paralele de la Sepa Monda Kongreso pri la Silka Vojo.

 

    La agadplano Turismo + estis publikigita por kreskigi novan movforton de ekonomia disvolvado.

    La agadplano Turismo + Interreto kreos 1 000 miliardojn da juanoj da postulado, 1 000 miliardojn da juanoj da merkata dividendo kaj 1 000 miliardojn da juanoj da aldonvaloro en la venontaj kvin jaroj.

 

    Registrado de nekonvenaj kondutoj de turistoj

 

 

    Dinamika administrado enkondukita de turismaj lokoj

 

    Ses kvinstelaj turismaj lokoj estis severe avertitaj, kaj kvar kvarstelaj turismaj lokoj estis malkvalifikitaj.

 

    Kampara turismo helpas dek milionojn da homoj sin liberigi de malriĉeco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments