El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 1-a Pajla Arta Festivalo en Panjin, nordorienta Ĉinio

| 2015-12-28
Bookmark and Share

    La urbo Panjin de la provinco Liaoning estas konata riza produktejo en Ĉinio. Tiea rizkampo totale areas 113 milionojn da kvadrataj metroj, do ankaŭ la kvanto de pajlo estas granda. La 26-an de decembro inaguriĝis la 1-a Pajla Arta Festivalo en tiu urbo. La programo igas homojn konatiĝi kun la rizkultura tradicio de norda Ĉinio.

 

    En la gubernieto Tangjiazhen, sub la gubernio Dawa de la urbo Panjin, troviĝas multaj plektaĵoj el pajlo, kiuj aspektas vivestaĵojn kun diversaj formoj, kaj tiom da starantaj plektaĵoj kiel natura artaĵo okulfrapas antaŭ la vizitantoj.

 

    Estas mirinde, ke simpla pajlo povas esti tiel "arta". La urbo Panjin, kun abundo da pajlo, estas taŭga produktejo de pajla artaĵo. Oni diras, ke aldoni al pajlo artan valoron estas fakte "prezento pri kompreno kaj scio de rizkulturado de lokanoj per belarto". Laŭ diskonigo, oni foruzis pli ol 300 tunojn da pajlo por la festivalo. La ŝajne senutila pajlo ne estis forbrulita sed fariĝis artaĵoj, kaj fine estos uzata por fekundi la kampon, tio estas ne nur reutiligo sed ankaŭ mediprotekto.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments