El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Kalendaro pri la Imperiestra Palaco ŝatata de ĉinoj

| 2015-12-28
Bookmark and Share


La Kalendaro pri la Imperiestra Palaco por 2016, nomita kiel "la plej bela kalendaro de Ĉinio". (Foto el la Eldonejo de la Imperiestra Palaco)

 

    Kun proksimiĝo al 2016 diversaj kalendaroj allogis al si rigardoj de ĉinoj. Ĉi-jare kalendaroj pri kulturo fariĝis brila punkto. Inter ili estas Kalendaro pri la Imperiestra Palaco, kromnomita de retumantoj kiel "Ruĝa Briko". Ĝia taga vendokvanto iam atingis 50 mil ekzemplerojn.

 

    La Kalendaro pri la Imperiestra Palaco, kun la temo "Ĝoje festi la pacan vivon", konsistas el pli ol 380 brilaj kaj belaj fotoj de kaligrafiaĵoj kaj pentraĵoj, kolektitaj de la Muzeo de Imperiestra Palaco, kiuj temas pri amuzaj vivoj de ĉinaj antikvuloj. Multaj el ili estas unuafoje prezentitaj. 2016 estos jaro de la simio, unu el la 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara ciklo. Konsiderante la viglan kaj sagacan instinkton de simioj, oni elektis ĝojigajn kaj distrajn pentraĵojn kolektitajn de la muzeo kiel ĉefa enhavo de la kalendaro por alporti al la legantoj feliĉan kaj sanan vivon.

 


La Kalendaro pri la Imperiestra Palaco por 2016 (Foto el la Eldonejo de la Imperiestra Palaco)

 

    Laŭ Wang Guanliang, redaktoro de la kalendaro, ĝis nun la vendokvanto de la kalendaro atingis 270 mil ekzemplerojn. Ĝia granda postulateco inspiras la homojn, kaj per nova formo la tradicia ĉina kulturo refoje vigliĝas. La aldono de elementoj pri sunperiodoj, fenologio (phenology) kaj sezonoj al la kalendaro donas al homoj freŝan belecon de tradicio kaj intimigas la rilatojn inter homoj kaj la naturo. Neignorebla estas firma defendo kaj renovigo de kelkaj generacioj, kiuj laboris kaj laboras por la Imperiestra Palaco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments