El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio lanĉis kontraŭterorisman leĝon

| 2015-12-29
Bookmark and Share

 

    La 27-an de decembro la 18-a sesio de la Konstanta Komitato de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso voĉdone aprobis la Kontraŭterorisman Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi validiĝos la 1-an de januaro 2016.

 

    La kontraŭterorisma leĝo, kun 10 ĉapitroj kaj 97 artikoloj, difinas terorisman organizojn kaj teroristojn, sekuran protekton, informojn, enketadon, traktadon, internacian kunlaboron, garantiajn metodojn, leĝan respondecon ktp.

 

    La leĝo klarigas, ke la ŝtato kontraŭas terorismon en iu ajna formo, laŭleĝe malpermesas terorismajn organizojn kaj laŭleĝe faras enketon por fiksi la respondecon de tiuj, kiuj organizis, projektis, preparis kaj faris terorisman agadon, diskonigis terorismon, faris instigon al terorisma agado, starigis kaj gvidis terorisman organizon aŭ aliĝis al ĝi, helpis terorisman agadon. La ŝtato ne kapitulacas al iu ajn terorisma organizo kaj teroristo, ne ŝirmas teroristojn kaj nek donas al ili statuson de rifuĝintoj.

 

    La kontraŭterorisma leĝo difinas terorismon nome "proponoj kaj agadoj pri kreo de paniko en la socio, minaco al la publika sekureco, kaj atenco de personoj kaj posedaĵoj per perforto, detruado, minaco kaj aliaj rimedoj, aŭ proponoj kaj agadoj pri minaco al ŝtataj organizoj, internaciaj organizoj por realigi la celon en politiko kaj ideologio".

 

    La leĝo difinas, ke la ŝtato enmetas kontraŭterorismon en sian sekurecan strategion por ĉiuflanke praktiki rilatajn taktikojn, fari simptoman kaj radikalan regadon, plifortigi konstruadon de kapabloj kontraŭ terorismo, disvolvi kontraŭterorisman laboron per rimedoj politika, ekonomia, leĝa, kultura, eduka, diplomatia kaj milita.

 

    Laŭ tiu leĝo la ŝtato starigos gvidan organizon pri kontraŭterorisma laboro por gvidi kaj direkti kontraŭterorisman agadon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments