El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la 71a Studsesio de Germana Esperanto-Centro

| 2015-12-30
Bookmark and Share


Lernado, diskutado pri Esperanto-literaturo sub gvido de Peter Zilvar
 


Konatiĝo kun Esperanto-historiaĵoj en la Esperanto-muzeo

 

    La 71a Studsesio de Germana Esperanto-Centro komence de decembro traktis temojn rilate al Zamenhof kaj la historio de Esperanto. Al la prelegoj de Zsófia Kóródy pri Zamenhof, pri lia familio kaj liaj verkoj estis aldonitaj taskoj kaj enigmoj, kiuj entuziasmigis la studantojn. Al la prelegoj de Peter Zilvar pri literaturo kaj literaturaj skoloj aldoniĝis montrado, foliumado de verkoj, raraj libroj el la biblioteko de Interkultura Centro Herzberg. Havi tiujn interesaĵojn en la mano estis bonega sperto por ĉiuj kaj instigilo al plua legado, lernado. La vendreda vespero estis uzita por konatiĝo kun Esperanto-kulturo, muziko, por babilado kaj la sabatan vesperon la partoprenantoj de la studsesio pasigis festante la naskiĝtag-datrevenon de Zamenhof kun Esperanto-klubanoj kaj geamikoj.

 

(el esperanto-urbo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments