El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elementoj pri simio en diversaj lokoj por bonvenigi simi-jaron

| 2015-12-30
Bookmark and Share

    2016 estos simi-jaro laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. En la tradicia kulturo de Ĉinio simio havas apartan pozicion. Ĝi estas ŝatata de homoj pro siaj karakterizaĵoj: inteligenta, petolema, gaja kaj kuraĝa, speciale pro la arta priskribo pri la simioreĝo Sun Wukong en la romano Pilgrimo al la Okcidento. Ĝi estas enkorpigo de ĝojo kaj bonaŭguro, kaj simbolo de longa vivo, nobleco, elpelado de malbonaj spiritoj kaj feliĉo. Artistoj inĝenie kunfandis elementojn pri la simio en artaĵojn kaj ĉiutagan vivon. Do ni aprezu ilin.

 

 

    En malvarma vintro multaj floroj velkas. Tamen en parkoj de Shenzhen, Guangdong-provinco, Ĉinio, videblas floroj en pompa disflorado. La 16-an de decembro 2015 fotisto per papertranĉa arto fotis krizantemojn konsistigantajn ciferon 2016 kaj ideogramojn feliĉo, longvivo, ĝojo kaj familio kaj desegnaĵojn libelo, papilio kaj birdo.

 

    Simi-lanterno fotita en Xiangyang, Hubei-provinco, Ĉinio, la 17-an de decembro 2015

 

    La 18-an de decembro 2015 en Shenzhen inaŭguriĝis la lanterna festivalo, en kiu estas eksponataj pli ol 50 aroj da koloraj lanternoj. Inter ili la plej alloga estas lanternoj pri tio, ke Sun Wukong faras malordegon en la Ĉiela Palaco.

 

    La artaĵo Ora simio fotita en oraĵ-vendejo de Suzhou, Jiangsu-provinco, Ĉinio, la 23-an de decembro 2015

 

    La bronza statuo de simio fotita en Usono

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments