El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La dek plej gravaj okazaĵoj en Esperantujo en 2015

| 2015-12-31
Bookmark and Share

    La jaro alvenas al la fino kaj ni pretiĝas por 2016, kiu espereble portos agrablajn memoraĵojn kaj spertojn al ni ĉiuj. Kun bondeziroj por la nova jaro, ni invitas vin rememori dek okazaĵojn kiuj gajnis atenton de la esperanta komunumo en 2015. Feliĉan novjaron!

 

    Prezidanto de Akademio de Esperanto demisiis

 


Christer Kiselman (foto: Mireille Grosjean)

 

    La prezidanto de Akademio de Esperanto, Christer Kiselman, demisiis la 15-an de decembro 2015. Li forlasis ne nur la prezidantecon, sed ankaŭ la membrecon de la akademio. La unua vicprezidanto, Probal Dasgupta, anstataŭas lin en la posteno ĝis elekto de nova prezidanto en 2016.

 

    Filmo kun denaskaj parolantoj de Esperanto furoris en la Internacia Tago de Gepatra Lingvo

 

    TEJO profitis 21-an de februaro, Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, por lanĉi en interreto filmeton kun intervjuoj al 6 denaskaj parolantoj de Esperanto, kiuj rakontas proprajn spertojn pri la lingvo. La filmeto rapide disvastiĝis: homoj, grupoj kaj organizaĵoj diskonigis kaj 11 mil vizitantoj spektis ĝin ĉe Youtube dum la unua tago. Ne estas informoj pri kiom da homoj spektis ĝin en sociaj retejoj.

 


Sceno de la filmo kreita por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (foto: TEJO-retejo)

 

    Futbalo: Esperanto ĉe NF-Board kaj Pokalo Zamenhof

 

    Post la unua matĉo de la esperantista futbala selektitaro, okazinta en 2014 en Bonaero, NF-board, la internacia ligo de ne-FIFA futbalaj selektitaroj, oficialigis Tutmondan Esperantistan Futbalan Asocion kiel nova membro kaj estis kreita nova futbala turniro, nomita Pokalo Zamenhof, kiu debutis dum la 100-a UK per matĉo inter la selektitaroj de Esperantujo kaj Okcidenta Saharo.

 


La unua matĉo de Pokalo Zamenhof: Esperantujo kontraŭ Okcidenta Saharo (foto: BEL-informas)

 

    Seulo gastigos la 102-an UK-n

 

    Dum la 100-a UK, en Lillo, UEA anoncis la ĉefurbon de Sudkoreio kiel gastiglando de la 102-a UK, okazonta en 2017. Seulo kaj Montrealo prezentis altnivelajn proponojn, kiuj malfaciligis la decidon kaj igis ĝin nedivenebla ĝis la lasta momento, kiam finfine estis oficialigita la reveno de UK al Azio en 2017.

 


Namdaemun-pordego: unu el la belaj vidindaĵoj de Seulo, kiu gastigos UK-on en 2017 (foto: diskonigo)

 

    Teo kaj Amo: filmfestivalo en Ĉinio

 

    Danke al iniciato de Ĉina Radio Internacia, la filmfestivalo "Teo kaj Amo: koloroj de l'mondo" sukcese okazis en aprilo, en Zhejiang-povinco de Ĉinio, kun partopreno de 45 filmetoj el 20 landoj de kvar kontinentoj. Ĝin subtenis kaj kunaranĝis diversaj Zhejiang-aj organizaĵoj, kiuj ebligis la viziton de premiitoj, estraranoj de UEA kaj la muzikgrupo Sepa kaj Asorti al Ĉinio por la premiceremonio.

 


Internacia Vespero de la filmfestivalo "Teo kaj Amo: koloroj de l' mondo" (foto: Zhang Ping, Ĉina Radio Internacia)

 

    Esperanto-kurso en Duolingo

 

    Esperanto-kurso por anglalingvanoj estis lanĉita en la retejo Duolingo, kaj per ĝi eklernis Esperanton pli ol 200 mil homoj dum la unuaj monatoj. La rezulto estis tiom atentokapta en Esperantujo, ke la iniciatinto de tiu kurso, la komputilisto Chuck Smith, kiu cetere estas la kreinto de Esperanta Vikipedio, estis elektita Esperantisto de la Jaro 2015.

 


Chuck Smith kaj Judith Meyer kun la fondinto de Duolingo, Luis von Ahn, dum vizito al Duolingo-oficejo (foto: diskonigo)

 

    Veronika Poór anoncita kiel nova Ĝenerala Direktoro de UEA

 

    Dum la 100-a UK, en Lillo, la hungarino Veronika Poór, kunfondinto de la retradio Muzaiko kaj eks-estrarano de TEJO, estis anoncita kiel anstataŭanto de Osmo Buller kiel Ĝenerala Direktoro de UEA. Veronika estas konata pro sia diversflanka agado en Esperantujo, kaj dum la unua semestro de 2015 estis elektita por la Konsilia Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo.

 


Veronika Poór fariĝos Ĝenerala Direktoro de UEA en 2016 (foto: diskonigo)

 

    Nova estraro de TEJO elektita dum IJK

 

    Dum la 71-a Internacia Junulara Kongreso, en Wiesbaden, Germanio, estis elektita la nova estraro de TEJO. Michael Boris Mandirola estas la nova prezidanto, Juliana Evandro vic-prezidanto kaj Arina Osipova Ĝenerala Sekretario. Aliaj estraranoj estas Cédric Marchal, kasisto, kaj Ariadna García Gutierrez. Komisiitoj helpas la estraron pri specifaj taskoj.

 


Pawel Fischer-Kotowski, volontulo en la Centra Oficejo, kaj la nova estraro de TEJO (foto: TEJO-retejo)

 

    Gravaj atingoj kadre de eksteraj rilatoj de TEJO

 

    En 2015, TEJO rikoltis bonajn fruktojn de sia flegado pri eksteraj rilatoj: krom invitoj por partopreni, ofte monsubtenata, en diversaj eventoj, la organizo estis reelektita por la ĉefa plenuma organo de IKRJO – Internacia Kunordigo por Renkontiĝoj de Junularaj Organizaĵoj, kaj la tiama TEJO-estrarano Veronika Poór elektiĝis por la Konsilia Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo.

 


Veronika Poór kaj Michael Boris Mandirola en kunveno de Forumo Junular-Eŭropa (foto: TEJO-retejo)

 

    100-a Universala Kongreso okazis en Francio

 

    Lillo gastigis la jubilean UK-n, kies bunta programo inkludis ne nur prelegojn kaj kunsidojn, sed ankaŭ lanĉojn de gravaj libroj, teatrajn prezentaĵojn, koncertojn kaj filmoprezentadojn, inkluzive de la unua filmofestivaleto en UK, kiu prezentis al la kongresanoj la premiitajn filmojn de la festivalo "Teo kaj Amo: koloroj de l' mondo", okazinta en Ĉinio. Speciala akcepto de esperantista delegitaro okazis en Boulogne sur Mer, en la teatrejo kiu gastigis la unuan UK-n, en 1905. En la kongreso El Popola Ĉinio kaj la Ĉina E-Ligo okazigis Fotoekspozicion "Impresoj pri Qingdao" kaj la aktivadon "Ĉina Tago" .

 


Solena Fermo de la 100-a UK, en Lillo (foto: diskonigo)

 
Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments