Zhao Ping: "Malpermeso de fumado -- Unua paŝo al la sana Ĉinio"

| 2015-03-11
Bookmark and Share

de CHEN JI

 

    Ĉinio havas 350 milionojn da fumantojn, kaj ili okupas 35% de tiuj en la mondo. Laǔ statistiko en la lando en la jaro 2014, 53% da viraj civitantoj kun la aĝo super 15 jaroj estis fumantoj. Estas rimarkinde, ke 11.2% da knaboj nur en la aĝo inter 13 kaj 15 jaroj jam komencis fumadi.

 

    Krome ĉiujare en Ĉinio pli ol miliono da homoj mortas pro malsanoj rilataj al fumado, kaj tio superas la totalan nombron de infektitoj de HIV, ftizo, malario kaj traǔmatismo. Plie, pli ol 100 mil homoj mortas pro malsano influita de pasiva fumado.

 


Zhao Ping, ĈPPIK-membro kaj eksa direktoro de la Ĉina Medicina Akademio

    S-ro Zhao Ping estas ĈPPIK-membro kaj eksa direktoro de la Ĉina Medicina Akademio. Kiel fakulo en la medicina kampo, ĉi-jare en la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco li elmetis sian proponon: "Altigi imposton pri la cigaredo por malmultigi fumantojn". Laǔ li en Ĉinio estas tro da fumantoj. Tio alportas krom malsanon al la fumantoj mem ankaǔ aerpoluadon. Se la registaro altigos la imposton pri la cigaredo je 30% , malgrandiĝos la nombro de cigared-aĉetantoj kaj ankaǔ la vendkvanto de cigaredoj. Tio utilos al atingo de la celo redukti la nombron de fumantoj.

 

 

    La ĉina registaro fakte rimarkis tiujn malutilojn al sia popolo kauzatajn de fumado. En la 24-a de novembro 2014 la Jurafera Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la projekton de "Regularo pri Fumado en Publikaj Lokoj" por kolekti opiniojn de la publiko. La regularo, se validigita, unuafoje leĝ-nivele limigos fumadon en la publikaj lokoj preskribante, ke estas malpermesite fumadi en ĉiuj publikaj endomaj lokoj, kaj tiuj, kiuj malobeas la regularon, ricevas monpunadon de 500 juanoj." Fakte depost 2008 en Ĉinio dek tri urboj, ekzemple Pekino, Ŝanhajo, Hangzhou k. s unu post alia validigis similajn regularojn pri malpermeso de fumado en la publikaj lokoj, kaj la ĉi-foja opini-kolektado iasence aludas, ke la malpermeso de fumado en la publikaj lokoj baldaǔ ekvalidos en la tuta lando.

 

    La 5-an de marto, en la tria sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso la ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en la laborraporto, ke la registaro devas altigi la nivelon de la medicina servo por konstrui la sanan Ĉinion, kaj laǔ s-ro Zhao Ping por realigi tiun celon la ĉinoj devas fari la unuan paŝon per la malpermeso de fumado.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments