Zhou Qiang: severe puni koruptajn oficistojn

| 2015-03-12
Bookmark and Share

 

    Matene de la 12a de marto en la Granda Popola Halo en Pekino okazis la 3a plena kunveno kadre de la 3a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso. La ĉeestantoj aŭskultis la raporton pri la laboro de la Plej Supera Popola Juĝejo, faritan de Zhou Qiang, estro de la Plej Supera Popola Juĝejo.

 

    Retrorigardante la laboron en la jaro 2014, Zhou diris, ke la Plej Supera Popola Juĝejo akceptis 11210 kazojn, kaj finis 9882, je 1,8% kaj 1,7% respektive pli multe ol en la antaŭa jaro; diversnivelaj juĝejoj finis 31 mil kazojn koncernajn al 44 mil homoj pri korupto kaj subaĉeto, je 6,7% kaj 5,2% respektive pli multe ol en la jaro 2013. La Plej Supera Popola Juĝejo aktive partoprenis ankaŭ en persekuto de koruptaj oficistoj fuĝintaj eksterlande, por ke fremdaj landoj ne estu "aziloj" de koruptaj oficistoj.

 

    Parolante pri justica reformado, Zhou diris, ke la Plej Supera Popola Juĝejo redaktis opiniojn pri ampleksa profundigo de reformado de popolaj juĝejoj, elmetis 65 detalajn reformajn rimedojn por tutflanka antaŭenpuŝo de ĉiuj reformoj; starigis rondiran tribunalon, trans-administracio-dividan tribunalon kaj tribunalon pri intelekta proprieto.

 

    Zhou diris, ke la jaro 2015 estas ŝlosila por ampleksa profundigo de la reformoj kaj estas la jaro de la kompleta komenciĝo de laŭleĝa regado. La Plej Supera Popola Juĝejo devas alte levi la glavon de la batalo kontraŭ korupto por ke ĉiuj koruptaj oficistoj estu laŭleĝe punitaj sen distingo de rangoj. Oni devas severe puni koruptajn oficistojn kun krimoj, kiuj tuŝas nutraĵan kaj medikamentan administradon, ekologian medion, laborsekurecon kaj cedon de terenoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments