Usona Brookings: la mondo spertos transformon de la ĉina ekonomio

| 2015-03-13
Bookmark and Share

 

    Usona amaskomunikilo diris, ke la grava novaĵo el la ĉi-jara sesio de TPK estas, ke la ĉina registaro difinis la celon de la ekonomia kresko je 7% kun ioma malpliiĝo kompare kun tiu je 7.5% en 2014. Krom tio la sesio malaltigis la celon de kreskado de la importa kaj eksporta komercoj (je 6% en 2015, dum en 2014 je 7.5%) kaj tiun de kreskado de investo por fiksa aktivo (je 15% en 2015, dum en 2014 je 17.5%).

 

    La 10-an de marto la usona instituto Brookings aperigis artikolon en sia retejo. Ĝi diris, ke Ĉinio saĝe konfesis, ke superflua produktokapablo de multaj industrioj, daŭra malrapidigo de investo, malstabileco de eksteraj situacioj kaj malrapidigo de investo kaj komerca kreskado certe influos kreskadon de la enlanda totala produkto-valoro. Ĉinio devas zorge reguligi makrospokan politikon por plue antaŭenpuŝi reformadon.

 

    La alia tendenco kun pozitiva signifo estas, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang anoncis, ke la klaŭzoj pri limigo de eksteraj investoj reduktiĝos je 50%. La artikolo opinias, ke tio estos granda progreso.

 

    La artikoloj diras, ke la mondo spertos, ke la kreska modelo de la ĉina ekonomio transformiĝos de investo kaj eksporto al grandigo de konsumado. En la estonteco la postulado de Ĉinio pri resursoj kaj minaĵoj ne estos tre granda same kiel en la pasinteco. Ĉinio havos novan postuladon pri konsumaĵoj kaj en servo-kampo. Tio estos utila por levi ekonomion de aliaj aziaj landoj najbaraj al Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments