De "Produktita en Ĉinio" al "Produktita en Ĉinio 2025" (II)

| 2015-03-13
Bookmark and Share

    "Produktita en Ĉinio 2025" estas pli altgrada versio de "Produktita en Ĉinio" kun kvar signifoj. Oni transiru, unue, de la dependeco de produktaj elementoj al la praktikado de novigo kiel nova motoro de la produkta industrio; due, de la malnova avantaĝo de malgranda kosto al la nova avantaĝo de kvalito kaj efikeco; trie, de la produktado de grandkvantaj konsumado kaj poluado al tiu de la mediprotektado; kvare, de la produktado fabrikado-gvidata al la servo-gvidata.

 

    Nuntempe, la Ministerio de Industrio kaj Informigo de Ĉinio faras esploron pri intelekta produktado, kaj planas, ke en 3 jaroj oni prove faros eksperimentojn en difinitaj regionoj kaj industrioj por daŭre akiri spertojn kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de la intelekta produktado.

 

    Industrio 4.0, kun intelekta produktado kiel la ŝlosila teknologio, markas novan ciklon de revolucio en la produkta industrio. Nun en la mondo, la germana strategio "Industrio 4.0", la usona plano de avangarda produkta industrio kaj la brita strategio "Industrio 2050" havas la saman centran ideon: per plenampleksa utiligo de komunikada teknologio, interreta virtuala spaco kaj kombinita kibernetika-fizika sistemo, oni intelektigos la produktan industrion por efektivigi la kvaran industrian revolucion. Krom transformado de tradiciaj grandaj entreprenoj, mezgrandaj kaj malgrandaj kompanioj ludos same gravan rolon en la realigo de "Produktita en Ĉinio 2025".

 

    Estas plej grave, ke Industrio 4.0 estas la koncepto proponita sur la bazo de interreta teknologio. Pro tio, entreprenoj grandaj kaj malgrandaj devos adapti sin al interreto en diversaj kampoj, inkluzive de teknologio, industrio, produktaĵoj, administrado kaj servoj. Oni devas ŝanĝi sin mem kaj ĉiam pensi pri interreto kiam oni fabrikas produktaĵojn. Tiamaniere Ĉinio povos kapti la fruan ŝancon en la tempo de Industrio 4.0 per la plano "Produktita en Ĉinio 2025".

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments