Fermiĝis la 3-a Sesio de la 12-a TPK

| 2015-03-15
Bookmark and Share



Zhang Dejiang faras parolon. 



En la ferma ceremonio de la 3-a Sesio de la 12-a TPK



 

    Je la 9-a horo de la 15-a de marto okazis en la Popola Halo de Pekino la ferma ceremonio de la 3-a Sesio de la 12-a TPK. La sesio akcepis la projekton de la rezolucio pri la laborraporto de la registaro per 2852 voĉoj por kaj 18 kontraǔ. La sesio voĉdonis kaj akceptis ankaǔ la rezoluciojn pri la plenumado de la plano pri nacia ekonomio kaj la socia disvolvado en 2014 kaj la koncerna plano en 2015, pri la praktikado de la centra kaj lokaj buĝetoj en 2014 kaj tiuj buĝetoj en 2015, pri la laborraporto de la Konstanta Komitato de TPK, pri la laborraporto de la Plejsupera Popola Juĝejo kaj pri la laborraporto de la Plejsupera Popola Prokurorejo. La projekto de la rezolucio pri revizio de la Leĝo pri Leĝdono estas adoptita per 2761 voĉoj por kaj 81 kontraǔ. La sesio akceptis la petojn de Chen Jining kaj Chen Hao pri ilia rezigno de la ofico kiel membro de la Konstanta Komitato de TPK.

 

    Post la voĉdonado, Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la 12-a TPK, faris parolon.

 

    Post la fermo ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun ĉinaj kaj alilandaj raportistoj kaj respondis iliajn demandojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments