La interkonsiliĝa demokratio en Ĉinio (III): diversaj partioj partoprenas en TPK kaj ĈPPIK

| 2015-03-16
Bookmark and Share

    La interkonsiliĝa demokratio estas demokratiaj sistemo kaj formo de regado en Ĉinio, per kiuj estas formataj laŭleĝaj decidoj far la civitanoj en libereco kaj egaleco, surbaze de rajtoj kaj racio kaj en la politika komunumo reciproke limigita kadre de la demokratiaj konstituciaj normoj kaj la potencoj. En tiaj kondiĉoj oni faras decidojn tra kolektivaj kaj individuaj pripensado, dialogoj, diskutoj, debatoj kaj aliaj procezoj. Ĝi havas pozitivan signifon por akceli la konstruadon de la ĉina demokratio, laŭleĝa decid-farado, civitana partopreno kaj politikaj dialogoj, kaj ankaŭ por konstrui la harmonian socion kaj la harmonian mondon.

 

    En la interkonsiliĝa demokratio Ĉinio havas profundan historian tradicion, riĉajn spertojn kaj kompletan organizan sistemon. Jam en la komenco de la fondiĝo de la Popola Respubliko antaŭ 66 jaroj formiĝis la sistemo de mult-partia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    La sistemo de Popolaj Politikaj Interkonsiliĝaj Konferencoj (PPIK) estas grava kanalo de la ĉina socialisma interkonsiliĝa demokratio kaj ties speciala interkonsiliĝa organo. En Ĉinio funkcias diversnivelaj Popolaj Politikaj Interkonsiliĝaj Konferencoj, kiaj ŝtata, provinca, urba, gubernia kaj aliaj. PPIK estas unu el la ĉefaj kanaloj pere de kiuj Ĉinio praktikas sian interkonsiliĝan demokration. En tiu mekanismo, ĝiaj membroj venas de diversaj politikaj partioj, diversaj sociaj tavoloj, diversaj sektoroj, diversaj etnoj kaj diversaj religioj. Ili povas prezenti siajn sugestojn kaj proponojn por la konstruo kaj disvolvo de la lando kaj ĝiaj regionoj laŭ la postuloj de politika interkonsiliĝo, demokratia superrigardo, partopreno en kaj diskutoj pri la politikaj aferoj de la lando kaj ŝtatregado.

 

    La ĉina politika interkonsiliĝa demokratio estis jam de la frua epoko efektivigata tra la formo de politikaj interkonsiliĝaj konferencoj, kaj nun ankoraŭ oni aktive esploras novajn formojn de la interkonsiliĝa demokratio. Kiel membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Interkonsiliĝa Konferenco servas reprezentantoj de la Komunista Partio de Ĉinio, la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango, la Ĉina Demokratia Ligo, la Ĉina Demokratia Naci-konstrua Asocio, la Ĉina Asocio por Promocio de Demokratio, la Ĉina Demokratia Partio de Kamparanoj kaj Laboristoj, la Ĉina Zhigong-Partio, la Societo Jiu San, la Taiwan-a Demokratia Mem-rega Ligo, senpartiaj demokratoj, popolaj organizoj, nacimalplimultoj, tiuj el diversaj rondoj, kaj el Taiwan, Hongkongo kaj Makao, transmaraj ĉinoj, kaj speciale invititaj personoj. Diversaj partioj unuiĝas kaj kunlaboras por la intereso de la lando kaj de la nacio.

 

    Post la 66-jara disvolvo, ĈPPIK havas plurajn kanalojn kiaj plena sesio, kunsido de la Konstanta Komitato, konferenco de la parti-prezidantoj, kunsido de specialaj komitatoj, kunsido de laŭtema interkonsiliĝo, kaj proponoj, inspektado, esplorado kaj aliaj plurformaj kanaloj por reflekti la publikajn opiniojn.

 

    Wan Gang -- prezidanto de la Ĉina Zhigong-Partio
 
    Wan Gang, vicprezidanto de la 12a ĈPPIK, prezidanto de la Ĉina Zhigong-Partio kaj ministro pri scienco kaj teknologio de Ĉinio, diris la 10an de marto en diskuta kunsido de la 3a sesio de la 12a ĈPPIK, ke la lanĉo de ŝargsistemoj por elektraj aŭtoj kaj ankaŭ la instalo de ŝargfostoj por ili en ekzistantaj parkejoj estas konsiderataj kiel la plej gravaj infrastrukturaj problemoj nuntempaj por la daŭra evoluo de la elektraj aŭtoj, kaj tiucele estas bezonate utiligi la publikan saĝon.
 
    Wan Gang estas fakulo en la kampo de aŭtoj. En 2000 li prezentis al la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio proponon pri la disvolvo de pur-fuelaj aŭtoj, kaj en la fino de la sama jaro li prenis sur sin la respondecon gvidi la projekton de baterio-aŭtoj. Ĝi estis klasifikita kiel unu el la temoj kun primara graveco, kaj fakte la plej peniga kaj la plej kompleksa teknologie. La projekto estis enlistigita en la "dek sciencaj kaj teknologiaj progresoj de la altlernejoj de Ĉinio en 2005."

1  2  3  4  5  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments