Voĉoj de fremdlandanoj

| 2015-03-16
Bookmark and Share

    Fremdlanda raportisto: Mi tre volas intervjui Xi Jinping kaj Li Keqiang

 

 

    La du sesioj ne nur estas grava afero de Ĉinio en ĝia politika vivo, sed ankaŭ estas fenestro tra kiu la mondo observu Ĉinion.

 

    Parolante pri sia kono pri la du sesioj de Ĉinio, la filipina raportisto Lyot, kiu vivis en Ĉinio 4 jarojn, diris: "Mi iomete sciis la du sesiojn de Ĉinio. Ili estas ventomontrilo de la ĉina politiko, havas certan influon al la ellaboro de ĉinaj leĝoj kaj regularoj kaj ilia revizio."

 

    Usona raportisto John B·Artman diris, ke li tre deziras intervjui la ĉinan prezidanton Xi Jinping kaj la ĉinan ĉefministron Li Keqiang por demandi ilin kiel Ĉinio antaŭenpuŝos laŭleĝan regadon de la lando. Li ankaŭ volas koni ilian familian vivon, ekz.: Kion ili faras hejme? Ĉu ili uzas interreton? Pri kio ili interparolas kun sia edzino? Ĉu ili mem preparas manĝaĵojn?

 

    Fremdlandaj fakuloj: estas necese konigi al alilandanoj la procezon de politika decidado

 

 

    La du sesioj ne nur estas granda afero de Ĉinio en ĝia politika vivo, sed ankaŭ estas fenestro tra kiu la mondo observu Ĉinion. Ĉi-momente en ĉiu jaro homoj el diversaj landoj povas sperti ŝanĝojn de Ĉinio per informoj ellasitaj dum la du sesioj, per kiuj ili analizos novajn ŝancojn alportotajn de la disvolvado de Ĉinio al la mondo.

 

    Parolante pri la du sesioj fremdlandaj fakuloj diris, ke estas necese konigi al fremdlandanoj la procezon de politika decidado. La aferoj, kiuj rilatas al la realaj interesoj de la ordinaraj ĉinoj, devas esti diskutitaj en la plej altrangaj politikaj konferencoj de Ĉinio por ellabori bonajn politikojn.

 

    Fremdlandaj studentoj: ankaŭ ni havas "revon de Ĉinio"

 

 

    Pri la du sesioj de Ĉinio Hu Fenglan, ĉindevena rusa studentino, diris, ke en ŝia impreso la du sesioj estas du grandaj kunvenoj, kiuj okazas en ĉiu marto. "Dum la du sesioj oni diskutos pri la disvolva plano de Ĉinio, ekzamenos gravajn leĝojn kaj regularojn kaj elmetos metodojn por solvi iujn problemojn."  

 

    Leslie Kim el Koreio havas malmulte da kono pri la du sesioj de Ĉinio. Ŝi diris, ke la du sesioj estas du grandaj kunvenoj.

 

    La studentoj esperas, ke dum la du sesioj oni diskutos pri la media poluado, trafikŝtopiĝo, kuracado, enlaborigo kaj malrapida rapideco de interreto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments