El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej granda artefarita akvofalo de Ĉinio

| 2016-01-04
Bookmark and Share


Turistoj en la akvofala parko de Kunming la 2-an de januaro

 

    Lastatempe ekakceptis turistojn la akvofala parko ĉe Niulan-rivero en Panlong-distrikto de Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas la plej granda artefarita akvofalo de Azio.

 

    La parko, kiu ricevis investon de 1.1 miliardoj da juanoj, estis ekkonstruita en 2013 kiel parto de la akvokonduka projekto de Niulan-rivero por starigi ekologian pejzaĝon ĉe la enirejo de Panlong-rivero kaj plibonigi ĝiajn kontraŭinundajn kondiĉojn. Ĝi estas ankaŭ la unua stacio de la projekto enkonduki akvon de Niulan-rivero en Yunnan. Ĝi, kun alteco de ĉ. 12.5 metroj kaj larĝeco de ĉ. 400 metroj, estas artefarita akvofalo la plej larĝa, la plej grandflukvanta kaj la plej grandskala en Ĉinio.

 

    Tiu akvofala parko havas la strukturon "unu akso, du centroj kaj kvar zonoj". Unu akso estas pejzaĝa, rigarda kaj ekologia akso, kiu orient-okcidente kunligas pejzaĝojn ĉe la vojo Pekino kaj la rivero Panlong; la du centroj estas lago kun naturaj akvofaloj kaj tiu kun fontano; la kvar zonoj estas kvar verdaj zonoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments