El Popola Ĉinio>头条新闻>

Justeco staras en la kazo de Pu Zhiqiang

| 2016-01-04
Bookmark and Share

de Zhuang Jingqian

 

 

    Finiĝis la kazo de Pu Zhiqiang per la verdikto de trijara enkarcerigo kun trijara prokrasto de la plenumo. Pu mem decidis ne fari apelacion al supera tribunalo. Dum la tribunala proceso Pu diris, ke li persone sentis la progreson de la regado sur la principoj de la leĝo kaj justecon de la ĉina leĝaro.

 

    La Meza Popola Juĝejo de Pekino anoncis la juĝan decidon kontraŭ Pu Zhiqiang en la 22-a de decembro 2015. Dum la periodo de januaro 2012 ĝis majo 2014, Pu 8-foje publikigis siajn skribaĵojn sur la blogaro de Sina, kaj ilia enhavo kreis malakordon en la rilatoj inter diversaj nacioj de Ĉinio, elvokante malamon inter membroj de malsamaj nacioj. La blogaĵoj estis transsenditaj pli ol 2 500 fojojn kaj ricevis 1 300 komentojn -- la agado vere kaŭzis furiozan malamikecon de retumantoj kaj ĝenis la realan sekurecon de la ĉina socio. Cetere, eĉ post multfoja atentigo kaj malaperigo de la koncerna enhavo fare de la administrantoj de la blogaro, Pu daŭre publikigis malpacigajn blogaĵojn. Estas evidente, ke li havis la intencon semi malkonkordon inter diversaj nacioj de Ĉinio. Ekde la jaro 2011, Pu 4-foje publikigis siajn skribaĵojn kun insulta enhavo, kaj tiuj blogaĵoj estis pli ol 900-foje transsenditaj kaj al ili estis aldonitaj pli ol 500 komentoj. La multnombraj insultaj respondoj kaj diroj alvokitaj de la blogaĵoj ne nur psikologie vundis aliajn personojn, sed ankaŭ detruis la ordon en la interreto, kaj liaj malicaj agoj jam koliziis kun la leĝo.

 

    Laŭ raportoj de amaskomunikiloj, Pu diris, ke li agnoskas la faktojn menciitajn de la prokurorejo, volas peti pardonon de la damaĝitoj kaj de la publiko, kaj sincere akceptas la punon donitan de la leĝoj. Pu diris ankaŭ, ke li vere sentas la progreson de la regado sur la principoj de la leĝo, justecon de la ĉina leĝaro kaj la progreson de la ĉina socio.

 

    Personoj de la pekina jurista rondo diris, ke la juĝo farita de la juĝejo al Pu rigore obeas koncernajn leĝojn, regulojn kaj interpretojn, kaj ke la juĝistoj ankaŭ enkalkulis la sinceran konfeson de Pu. Kaj la enketado de la polico kaj esplorado kaj la akuzado de la prokurorejo estis faritaj laŭleĝe kaj taŭge. La tuta proceso montras la justecon de la juĝsistemo de la ĉina ĉeftero.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments