【音乐MV】Dankas mi la vivon
La, la, la, la, la, la, la, la, la,la, la, la...
Dankas mi la vivon,
ĝi donis al mi multon:
miajn du okulojn,
per kiuj mi kapablas
perfekte distingi
la nigron de la blanko,
sur la ĉiela volbo, la stelaron brian
kaj en homamamasoj l'amatinon mian.
La, la, la, la, la, la, la, la, la,la, la, la...
Dankas mi la vivon,
ĝi donis al mi multon:
la aŭdadon viglan,
per kiu mi perceptas,
dumtage, dumnokte,
la kanton de birdetoj
kaj bruojn de marteloj, fulmoj, hundaj bojoj
kaj la dolĉajn voĉojn de l'amatoj miaj.
La, la, la, la, la, la, la, la, la,la, la, la...
Dankas mi la vivon,
ĝi donis al mi multon:
eblon por paroli kaj uzi la vortaron.
Do, mi povas diri,
la pensojn kaj la sentojn
kaj vortojn kiajn
"panjo, paĉjo, frato, amiko",
kanti l'amon mian
por la tuta mondo.
La, la, la, la, la, la, la, la, la,la, la, la...
Dankas mi la vivon,
ĝi donis al mi multon:
ĉi piedojn lacajn,
per kiuj mi transpasis vilaĝojn kaj urbojn
dezertojn, plaĝojn, montojn, arbarojn, ebenaĵojn, marĉojn, valojn, torentojn
ĝis la loko kie estas via hejmo.
La, la, la, la, la, la, la, la, la,la, la, la...
Dankas mi la vivon,
ĝi donis al mi multon:
la inteligenton,
per kiu mi komprenas la homan sciencon
laŭ ĉi sentema koro
kapabla apartigi l'bonon de l'malbono
kaj elkovri amon en rigardoj ajnaj.
La, la, la, la, la, la, la, la, la,la, la, la...
Dankas mi la vivon,
ĝi donis al mi multon:
la rideton dolĉan, la ploron dolorigan,
la kanton per kiu esprimas mi la ĝojon
kaj mia kanto sonas kiel ĉies kanto,
kaj ĉies kanto sonas kiel mia kanto,
kaj ĉi kanto iĝas de ni ĉiuj la danko!
Dankas mi la vivon,
ĝi donis al mi multon!
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat