El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Tri astroj akompanos la Lunon" en la 7-a de januaro

| 2016-01-05
Bookmark and Share


"Tri astroj akompanas la Lunon" (dokumenta foto)

 

    La 4-an de januaro astronomo diskonigis, ke frumatene de la 7-a de januaro la malkreskanta Luno, Venuso, Saturno kaj Antareso kune aperos en sudoriento. Tiam, se estos sennuba ĉielo, oni povos spekti la astronomian fenomenon "tri astroj akompanas la Lunon".

 

    Inter la 8 planedoj en la suna sistemo nur Venuso, Jupitero, Merkuro, Marso kaj Saturno estas observeblaj nudokule. Venuso estas la plej proksima al la Tero, sekve ĝi estas plej brila.

 

    Zhao Zhiheng, edukisto pri astronomio kaj konsilano de la Tianjin-a Astronomia Asocio, diskonigis, ke je ĉirkaŭ la 6-a horo de la 7-a de januaro, la malkreskanta luno, kiel ŝipeto, aperos en la ĉielo akompanata de tri brilaj astroj. Venuso, kun 4-grada brilo, estos la plej proksima al la Luno, malsupre de ĝi estos flava Saturno kun 0.5-grada brilo. La Luno, Venuso kaj Saturno formos "ortilon". Dekstre malsupre de la "ortilo" estos ruĝa Antareso kun 1.05-grada brilo. "Helpe" de la tri astroj la "lunŝipo" stabile navigos supren kaj senĉese leviĝos.

 

    "Kun paso de la tempo, Antareso kaj Saturno sinsekve malaperos en la ĉielo, nur Venuso, kiel diino de amo kaj beleco, pasie gardos la 'lun-knabinon' ĝis tagiĝo," Zhao Zhiheng diris.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments