El Popola Ĉinio>头条新闻>

Familia vojaĝo furoras pro du-infana politiko

| 2016-01-05
Bookmark and Share

 

    Ekde de la kuranta jaro estas efektivigata la du-infana politiko en Ĉinio. Merkato de familia vojaĝo havas bonan oportunon disvolviĝi. Raportisto informiĝis el turismaj agentejoj, ke ili komencis diskonigi itinerojn de familia vojaĝo. Krom la bienaĵa kaj eduka industrioj, turismo estas alia sektoro profitanta de la du-infana politiko.

 

    80% da ĉinaj familioj opinias, ke elspezo por familia vojaĝo estas necesa

 

    La retejo de la turisma kompanio Ctrip lanĉis enketon pri familia vojaĝo al 3 798 familioj, ĉiu el kiuj havas almenaŭ unu infanon, kaj analizis la nunan staton de la ĉina merkato de familia vojaĝo laŭ la enketo.

 

    83% da prienketitaj familioj aranĝas 1-3 vojaĝojn en someraj kaj vintraj ferioj ĉiujare. 85% da familioj subtenas regulajn familiajn vojaĝojn, opiniante, ke la vojaĝoj povas akceli sanan kreskon de la infanoj, kaj ili povas akcepti la pokapan prezon de pli ol mil juanoj, kaj 40% da familioj povas akcepti la prezon de pli ol 3 000 juanoj. 13% da gepatroj opinias, ke elspezo por familia vojaĝo ne estas nepra, kaj ili devas konsideri tempon kaj koston. Tiuj familioj povas akcepti la prezon de 300-1 000 juanoj.

 

    Retaj vojaĝkompanioj ofertas itinerojn de familia vojaĝo

 

    Raportisto informiĝis el la kompanioj Tuniu, LY, Ctrip, Mafengwo kaj Lvmama, ke la reta kanalo pri familia vojaĝo vekas grandan atenton.

 

    Donitaĵoj el la retejo Ctrip montras, ke la kvanto de mendoj por familia vojaĝo kaj studvojaĝo kreskis je 200% kompare kun tiuj en la pasinta jaro, kaj 80% el ili estis novaj abonantoj. Averaĝa transmara studvojaĝo kostas 25 000 juanojn, somera aŭ vintra tendaro pokape kostas 4 000 juanojn, kaj familia vojaĝo kostas nur 100-200 juanojn.

 

    Gan Tingting, rilata respondeculo el Lvmama, diris, ke la du-infana politiko ne nur pliigas la nombron de vojaĝantoj kaj turismajn elspezojn, sed ankaŭ donas profundan influon sur familian vojaĝon kaj studvojaĝon, kun infanoj en la kerna rolo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments