El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvin asteroidoj ricevis nomojn de ĉinaj sciencistoj

| 2016-01-06
Bookmark and Share


Liu Yandong kunfotiĝas kun Xie Jialin (la 2-a de dekstre), Wu Liangyong (la 2-a de maldekstre), Zheng Zhemin (la 1-a de dekstre) kaj Zhang Cunhao (la 1-a de maldekstre). (Foto de Pang Xinglei, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    Por rekompenci sciencistojn, kiuj faris elstarajn atingojn, laŭ propono de la Ŝtata Astronomia Observatorio de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj post aprobo de la Internacia Astronomia Unio, Tu Youyou, kiu ricevis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino en 2015, kaj aliaj kvar ĉinaj sciencistoj, Xie Jialin, Wu Liangyong, Zheng Zhemin kaj Zhang Cunhao, kiuj ricevis la supran scienc-teknologian premion dum la lastaj jaroj, ricevis la honoron, ke asteroidoj estis nomitaj per ilia nomo. La 4-an de januaro okazis en Pekino la nomada ceremonio, en kiu Liu Yandong, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, donis al la kvin sciencistoj atestojn pri nomita asteroido kaj bronzajn medalojn pri ilia orbito.

 

    Asteroido estas unika astro, kiu povas ricevi sian nomon laŭ deziro de la trovinto. Tio estas maniero rekonita en la mondo por registri kaj honori elstarajn personojn. Ĝis nun pli ol 80 ĉinaj sciencistoj ricevis tiun honoron.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments