El Popola Ĉinio>头条新闻>

Preskaŭ 50 leopardoj kaj siberiaj tigroj havas "ĉinan kaj rusan nacianecojn"

| 2016-01-06
Bookmark and Share

 

    Maria Okulova, ĉefo de publik-rilata sekcio de la rusa nacia parko Lando de Leopardoj, diris al rusa novaĵ-atentejo, ke rusaj kaj ĉinaj fakuloj unuafoje interŝanĝis fotil-kaptitajn donitaĵojn, kaj identigis, ke en Primorye de Rusio almenaŭ 30 Amur-leopardoj kaj 17 siberiaj tigrojn vizitis Ĉinion en 2014. La du landoj ankoraŭ ne interŝanĝis pasintjarajn donitaĵojn.

 

    La 4an de januaro la rusa novaĵ-agentejo Sputniko raportis, ke Okulova diris: "En 2013 Rusio komencis grandskalan fot-monitoradon al Amur-leopardoj en Primorye, kaj Ĉinio komencis faris tion en 2012. En 2015 fakuloj el Lando de Leopardoj kaj Pekina Instruista Universitato unuafoje interŝanĝis donitaĵojn fotil-kaptitajn ĉe la du flankoj de la landlimo. Pro tio ni scias la totalan sumon de Amur-leopardoj kaj kiom da Amur-leopardoj kaj siberiaj tigroj havas rusan kaj ĉinan 'nacianecojn'.

 

    Ŝi diris: "Fakuloj identigis 78 plenaĝajn Amur-leopardojn kaj naŭ junajn leopardojn monitoritajn de la du landoj en 2014. Krome 31 leopardoj estis registritaj en la du landoj en malsamaj tempoj. Almenaŭ 40 leopardoj neniam iris el Rusio, kaj 13 neniam el Ĉinio."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments