El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Deklama konkurso: ĉu batalilo kontraŭ krokodilismo?

| 2016-01-06
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Dum la vivo ĉi tie ĝenas min krokodilismo, nu, kiel en ĉiuj aliaj partoj de la mondo. Por konfesi, de tempo al tempo mi ne emas partopreni en kunsidoj esperantistaj, kie oni parolas nur ... ĉine. Iuj tamen diras al mi, ke la situacio multe pliboniĝis post mia alveno.

 


Post la konkurso: mia rolo ne nur estis amuzi infanojn sed ... amuzi min mem! (Fotoj faritaj de Zhang Yongle)

 

    Estas malfacile por nura eksterlanda gasto, eĉ se nestinta ĉi tie plurajn jarojn, kontraŭbatali tiun ĉi "malsanon". Iam mi mem fariĝas komplico, sed ne okaze de vizitoj de japanaj esperantistoj: tiam mi fariĝas sufiĉe rigora kaj ofte rifuzas krokodili. Pli ekzakte mi kulpas pri aligatorismo, ĉar mi volas montri min afabla kaj komencas paroli ĉine, eĉ se en mia stranga, bizara variaĵo.

 

    Deklama konkurso japanlingva kiel modelo

 

    Tamen mi ne rezignis mian "ĉinan revon" komplete. Fakte ne temas pri tre tiom grandioza revo. Mi nur modeste esperas, ke en esperantaj kunsidoj oni aŭdu pli da Esperanto.

 

    Utila ideo tiurilate venis en mian kapon dank' al tio, ke en majo 2015 mi helpis organizi deklaman konkurson de ĉinaj studentoj, kiuj studas la japanan lingvon. Organizas ĝin ĉiujare grupo da japanlingvaj instruistoj en Pekino, inter kiuj miksiĝas japanoj kaj ĉinoj. Kun la ekonomia regreso de Japanio la iama tutmonda entuziasmo pri la japana lingvo fariĝis pasintaĵo, sed en Ĉinio la lingvo daŭre tenas sian popularecon.

 

    La sperto helpi la okazigon de tiu konkurso kovis en mi deziron aranĝi ion similan en Esperanto. Se mi bone memoras, mi proponis tion al kelkaj gravaj funkciuloj de la Pekina Esperanto-Asocio iam, kiam Pekino eniris en sian tre efemeran aŭtunon.

 

    Entuziasmo el malproksima urbo

 

    Komence mi antaŭvidis nur, ke partoprenos la konkurson nur iuj el miaj lernantoj. Okazis, tamen, ke komence de decembro 2015 en la laborejo mi renkontis plurajn esperantistojn el aliaj partoj de Ĉinio, kiuj venis al Pekino por komitatkunsido de la Ĉina Esperanto-Ligo. Nur hazarde mi elbuŝigis la planon de la konkurso, kaj tiam ĉeestis ankaŭ Jado (Wei Yubin), direktoro de la elementa lernejo en Taiyuan, Shanxi-provinco. Li nur silente notis mian parolon, kaj nur iom poste mirigis min, dirante ke li intencas sendi siajn instruistinojn.

 

Jado dum la deklama konkurso
 

Oni decidis la deklamvicon per lotumado

 

    Ni eĉ eksciis, ke Jado ne nur sendos siajn instruistinojn sed ankaŭ lernantojn kaj eĉ iliajn patrinojn! Ŝajnas, ke tiu ĉi decido el la malproksima urbo incitis la konkuremon de iuj gesamideanoj en la apuda urbo Tianjin aŭ en Pekino mem, tiel ke ili unuj post aliaj anoncis sian partoprenon en la konkurso. Tio instigis ankaŭ alian elementan lernejon en Pekino, kie Esperanto estas instruata, igi siajn instruistinojn kaj lernantojn partopreni la aferon.

 


Mi estis kaj ĵuriano, kaj fotisto, kaj...

 

    La konkurso, kiu okazis en la 12-a de decembro 2015, montriĝis sufiĉe sukcesa. Partoprenis ĝin 29 konkursantoj de diversaj aĝoj. Detala raporto aperis aliloke sur nia retejo (http://www.espero.com.cn/2015-12/14/content_37312767.htm). Ankaŭ estonte mi volus kontribui al la ĉina movado per tiaj rimedoj, ĉu kontraŭkrokodilaj aŭ ne, unuavice por fari la esperantan vivon ĉi tie pli interesa kaj ĝuinda.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments