El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hongkongo de Ĉinio, loko kun plej alta turism-indikaĵo

| 2016-01-06
Bookmark and Share


Hongkongo de Ĉinio

 

    En 2015 turismado rapide disvolviĝis en la azi-pacifika regiono. Hongkongo de Ĉinio estas loko kun plej alta turism-indikaĵo en la 104 listigitaj turismaj urboj de la mondo kaj Londono de Britio fariĝis la plej alloga turisma urbo en la mondo.

 


Londono de Britio

 

    La 5-an de januaro, la Monda Federacio de Turismaj Urboj publikigis en Pekino la "Raporton pri Disvolvo de Mondaj Turismaj Urboj". La raporto faris takson kaj analizon pri loĝado, manĝado, aĉetado, trafiko kaj altirforto de turismaj urboj laŭ opinioj de turistoj.

 

    La raporto montras, ke en 2015 Hongkongo havis bonajn atingojn en turisma enspezo, nombro de turistoj kaj luado de ĉambroj en hoteloj. Pro tio ĝi fariĝis loko kun plej alta turism-indikaĵo en la mondo.

 

    La raporto montras ankaŭ, ke 55% de la unuaj 20 urboj kun bona turism-indico estas en la azi-pacifika regiono, 25% en Eŭropo, 15% en Ameriko kaj 5% en Mez-Oriento kaj Afriko.

 

    Londono de Britio estas la plej altirforta turisma urbo en la mondo. Sekvas ĝin Parizo, Madrido, Berlino, Bruselo, Barcelono, Amsterdamo, Romo kaj Sidnejo. Inter tiuj urboj nur Sidnejo troviĝas en la azi-pacifika regiono, la aliaj estas en Eŭropo.

 

    La Monda Federacio de Turismaj Urboj fondiĝis en 2012. Ĝi estas internacia turisma organizo iniciatita de Pekino kaj havas ĉefstabejon kaj sekretariejon en la urbo Pekino. La federacio havas 151 membrojn inkluzive de Berlino, Los-Anĝeleso, Romo, Barcelono kaj aliaj famaj turismaj urboj de la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments