El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Luminesko -- nova E-renkontiĝo en Germanio

| 2016-01-06
Bookmark and Share

Teksto de Dieter Rooke

Fotoj de Liu Jun

 


Organizantoj de la evento 
 

    Luminesko, nova E-renkontiĝo en Germanio, okazis inter la 28a de decembro 2015 kaj la 4a de januaro 2016 kun la etoso veturi al E-renkontiĝo dum malhela vintra tago por forpeli mallumon. En la aranĝo partoprenis ĉ. 50 samideanoj el 8 landoj, la plejmulto el Germanio.

 

    Dank' al la klopodo de sia ĉefa organizanto Andreas Diemel, komisiito de la Germana E-Asocio (GEA), la renkontiĝo ofertis plezuran programon, kaj diligente kunlaboris la teamanoj: s-ro Sebastian Kirf, prezidanto de GEA, s-ino Julia Noe, eksredaktoro de TEJO-aktuale kaj membro de TEJHA -- Tutmonda E-ĵurnalista asocio, kaj s-ro Alfred Schubert, nuna prezidanto de TEJHA -- eksa ĉefredaktoro de la germana E-aktuell.

 

    La festivalo Luminesko daŭrigas la longdaŭran tradicion de la Internacia Festivalo (IF). Junulo Andreas Diemel pluportas la torĉon post tridekjara periodo de sia antaŭulo Hans Dieter Platz (HDP). Espereble ĝi same brile lumas kaj sukcesas kiel la neforgeseblaj IF-oj.

 

 

    La programo kaj mastrumado meritas laŭdon -- ĉio ĉi disvolviĝis per fame germaneca precizeco kaj akurateco!

 

    La programo ofertis 2 internaciajn vintrajn universitatojn, pri Projektiva Geometrio gvidita de Yashovardan Singh.

 

    En alia sesio, profesoro Amri Wandel prelegis pri relativec-teorio. Okazis sukcesa ekzameno de parkera kantado de E-himno "La Espero".

 

    S-ino Liu Jun prelegis pri historia kaj nuntempa svisa fervojo kaj pri sia E-verda vivo, projekciante lumbildojn sur granda ekrano.

 

    S-ino Tatjana Luskotova el Rusio prelegis pri E-instruado, eblis aŭskulti profesian prelegon pri abel-bredado, kaj eĉ gustumi mielan vinon.

 

    Kun Tatjana ni antaŭe flugis al Brazilo, Tajlando kaj Siberio. Kun Amri al Nepalo, Israelo kaj sur monton Kilimanĝaro en Tanzanio.

 

    Ni eksciis pri la germana fabelaro de fratoj Grimm -- kiel ĝi edife efikas al junaj infanoj.

 

    La tuttaga ekskurso kondukis nin al la urbo Akeno -- iama sidejo de imperiestro Karolo la granda -- kaj al diversaj muzeoj.

 

    En duontaga ekskurso eblis admiri la mezepokan urbon Monschau kun sinapmuelejo, kaj valbaraĵon de rivero Rur.

 

    Dum la Vespera Programo elpaŝis kuraĝa studento el la regiono, kiu laŭtlegis E-version de fantazia rakonto pri batalantaj spiralaj nudeloj en ceramika pelvo.

 

    La stelo de la muzika programo estis junulo kun la E-nomo "Kaŝi". Li ravis ĉiujn per verva pianludo kaj parodiema voĉo.

 

    La novjaron ni kise tostis sur tegmento de la junulara gastejo, grimpinte sur altan feran ŝtuparon.

 

    Surprizis nin la koncerto de Birke kaj Bertilo Wennergren, kiuj ĵus reen venis de la novjara renkontiĝo en Saarbrücken (NR).

 

    Post vespera programo ni diboĉis en "Knajpo" -- taverno kie sidadas babilemaj alkoholemuloj. Kaj en romantike kandela Gufujo, kie estas servataj diversaj teoj kaj infuzaĵoj.

 

    Por venonta "Luminesko" iuj proponis multajn plibonigojn kiel prezentadon de skeĉoj aŭ teatraĵoj.

 

    Ek al la sekva -- la dua -- pli grandioza Luminesko!

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments