El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sinjoro Ses fariĝis plej ŝatata filmo en 2015

| 2016-01-07
Bookmark and Share


Afiŝo de Sinjoro Ses

 

    La film-enspezo en la lasta decembro kalkuliĝis al kvar miliardoj da juanoj. La 6an de januaro la Ĉina Filmarta Esplor-Centro kaj la konsultiĝa kompanio Ent publikigis la rezulton de la enketo pri kontenteco de ĉinaj film-spektantoj. Filmoj por la novjaro estis plej kontentigaj en la lasta jaro per 82,9 poentoj, superante tiujn por someraj ferioj. Inter ili Sinjoro Ses fariĝis la plej ŝatata filmo en 2015 per 86,4 poentoj.

 

    La filmo Sinjoro Ses okupis la unuan lokon laŭ la tri indicoj de aprezebleco, disvastigiteco kaj ideologio. La filmo Mojin: La Perdita Legendo okupis la duan lokon per 84,5 poentoj, superante la bildstrian filmon Simi-reĝo: Heroo Revenas. Ĝin sekvis Detektivo Ĉinurbo per 82 poentoj kaj Malgrandaj Domdioj per 81,2 poentoj. La komedio Surprizo kaj Fiulo kaj Anĝelo ne povis akiri pli ol 80 poentojn.

 

    Inter la kontentigaj filmoj por novjaro, kiuj akiris pli ol 80 poentojn, Sinjoro Ses, Detektivo Ĉinurbo kaj Malgrandaj Domdioj ne estas adaptitaj el literaturaj verkoj, tamen ilia kvalito estas agnoskitaj de spektantoj. La filmo Sinjoro Ses kaj Detektivo Ĉinurbo akiris grandajn enspezojn kaj realigis kombinadon de arta esploro kaj komerca valoro. Tio inspiris ĉinajn filmistojn, kiuj komencis turni la atenton al originaleco kaj novigo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments