El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej granda safiro en la mondo trovita en Srilanko

| 2016-01-07
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de fremdlanda amaskomunikilo, lastatempe srilanka kolektisto diris, ke li aĉetis la plej grandan safiron en la mondo. Ĝi, kun pezo de 1 404.49 karatoj kaj taksa valoro de almenaŭ 100 milionoj da usonaj dolaroj, superis la rekordon de la plej granda safiro peza je 1 395 karatoj. Iu anonima kolektisto diris, ke tiu safiro nomita "Adam-Stelo" espereble kostos 175 milionojn da usonaj dolaroj.

 

    La raporto diras, ke ĝi estis trovita en minejo proksime al Ratnapura alinome "Gem-urbo" en suda Srilanko. Lokanoj kredas, ke Adam loĝis sur "Adam-monto" post forpeliĝo el Edeno. Pro tio la aĉetanto de tiu safiro donis al ĝi la nomon "Adam-Stelo".

 

    Laŭ konigo, "Adam-Stelo" estas "blu-stela" gemo kaj enhavas la mineralon "rutilo", kiu ricevis la nomon pro sia blanka brilo stel-forma.

 

    Tiu kolektisto diris ankaŭ, ke li tre ŝatis "Adam-Stelon" ĉe la unua vido, do li decidis ĝin aĉeti kontraŭ alta prezo, ĉar laŭ li ĝi estas la plej granda safiro en la mondo. La gema instituto en Kolombo, ĉefurbo de Srilanko, konstatis, ke ĝi estas la plej granda safiro en la mondo.

 

    Ekspluatado de gemoj estas ĉefa industrio de Srilanko kaj per tio oni povas ricevi pojaran produkto-valoron de 103 milionoj da usonaj dolaroj. Safiro estas ĉefa eksporta produkto de la lando. Laŭdire, la safiro inkrustita sur la gefianĉiĝa fingroringo portita de la forpasinta brita princino Diana kaj tiu portita de ŝia bofilino Kate, estas el Srilanko.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments