El Popola Ĉinio>头条新闻>

La tradicia ĉina medicino rekomendita de CNN

| 2016-01-07
Bookmark and Share

 

    Lastatempe la usona televida reto CNN aperigis "20 sugestojn pri vojaĝo en Ĉinio", inter kiuj estas tio pri ĉin-medicina organizo.

 

    Tiuj sugestoj tuŝas popolajn morojn, manĝadon, monon ktp. La 16-a sugesto diras: "Turistoj al Ĉinio povas sperti la veran ĉin-medicinan kulturon. Akceli sanon estas la komuna afero de la homaro. Ĉin-medicino estas la tradicia medicino de la ĉina nacio. Ĝia rolo en san-protekto estas vaste atentata en la mondo. La grava ideo de la ĉina medicino pri preventado kaj kuracado de malsanoj estas konforma al la porsana postulo de la moderna socio civilizacia." La sugesto mencias ankaŭ, ke la Longhua-a Hospitalo en Ŝanhajo donos al fremdlandanoj utilan helpon por "sana vojaĝo".

 

    "La tradicia ĉina medicino estas atentata de la ĉefa amaskomunikilo en la Okcidento kaj fariĝis "rekomendita nomkarto" por vojaĝo. Tio estas certigo al la ĉin-medicina kulturo kaj estas ankaŭ bona ŝanco por ke la ĉina medicino iru al la mondo," Xiao Zhen, direktoro de la hospitalo, diris, ke nun la okcidenta medicino senĉese progresas, kaj la ĉina medicino liveris integran kaj sisteman pensadon al kuracado kaj gajnis bonan klinik-efikon. Eble pro tio la ĉina medicino estas atentata de la Okcidento. Ĉin-medicinaj hospitaloj devas enkonduki modernajn sciencojn kaj teknologiojn en la ĉinan medicinon por levi ĝiajn influon kaj nivelon de servo por fremdlandanoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments