El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hungara TV elsendas ĉinlingvajn novaĵojn

| 2016-01-08
Bookmark and Share


Dissendo de ĉinlingvaj novaĵoj en la hungara televida stacio M1

 

    Ekde la 4-a de januaro la hungara televida stacio M1 dissendas ĉiuvespere ĉinlingvajn novaĵojn al la ĉinoj kiuj vivas en tiu ĉi lando. La novaĵ-programo en la nomo Xinwen Lianbo (dissendo de novaĵoj) de Hungario daŭras 5 minutojn kaj estas sendata de la 23-a horo kaj 45 minutoj ĝis la 24-a.

 


Dissendo de ĉinlingvaj novaĵoj en la hungara televida stacio M1

 

    Hungara fonduso pri subteno kaj posedaĵ-administrado al amaskomunikiloj deklaris en la 5-a de januaro, ke la lanĉo de ĉinlingvaj novaĵoj montras ke Ĉinio estas grava ekonomia partnero de Hungario kun strategia signifo. En la deklaro, oni diras ankaŭ, ke hungaraj amaskomunikiloj sentas gravecon de la unuamanaj raportoj pri politiko kaj komerco de Hungario al la ĉinoj kiuj restas en la lando.

 

    Ĉinlingvaj novaĵoj estas parto de fremdlingvaj raportadoj de la hungara televida stacio M1, antaŭe oni jam faris novaĵ-dissendon en la lingvoj angla, germana kaj rusa. La dissendo en la angla lingvo komenciĝas je la 23-a horo kaj 20 minutoj, ĝin sekvas tiuj en la lingvoj germana, rusa kaj ĉina.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments