El Popola Ĉinio>头条新闻>

Du esploraj atingoj de Ĉinio enlistigitaj en la 10 trarompojn en la fizika kampo en 2015

| 2016-01-08
Bookmark and Share


Pan Jianwei (dekstre) kaj Lu Chaoyang (dokumenta foto)

 

    Antaŭ nelonge la mondfama brita gazeto Fizika Mondo publikigis 10 grandajn trarompojn en la internacia fizika kampo en 2015, inter kiuj estas du esploraj atingoj de Ĉinio.

 

    La scienc-esplora atingo de Pan Jianwei kaj Lu Chaoyang, profesoroj de la Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, okupis la unuan lokon de la 10 trarompoj. La juĝa komitato opinias, ke ili realigis "teleportadon de multi-grade libera kvantumo de unu elementa partiklo", mallongigis la distancon inter realo kaj estontaj novaj teknologioj, kiaj telekomunika ekipaĵo kun nedetruebla sekureco kaj komputilo, kies operacia rapideco estos kelkmil-miliard-obla de tiu de la nuna.

 


La esplora grupo de la Fizika Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj. (Foto de Jin Liwang, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    La "esploro pri Weyl-fermionoj" de la Fizika Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj ricevis la trian lokon. Weyl-fermionoj estas senmasa kaj "kirala" elektrono. Ĝi eble estos uzita en kvantumaj komputiloj, malmult-energiokonsumaj aparatoj kaj en aliaj flankoj. Sciencistoj opinias, ke tiu "fantom-partiklo" povos anstataŭi elektron kaj fariĝi informa portanto en estontaj komputiloj.

 

    Ĉiu-jare Fizika Mondo elektas 10 atingojn reprezentantajn la plej altan nivelon en la fizika kampo de la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments