El Popola Ĉinio>头条新闻>

Familia fotovoltaa centralo en Fujian

| 2016-01-08
Bookmark and Share

 

    63-jara Chen Xiang estas amanto de nova energio. Li kaj liaj najbaroj konstruigis fotovoltaan centralon. Krom propra konsumo, la elektroenergio estas vendita al la ŝtata elektroenergia reto. En 2015 la centralo provizas ses familiojn per elektro, kaj profitis 8 000 juanojn. Ili plenumis sian promeson enmeti sunlumon en monujon.

 

    En 2014 sur la tegmento de sia domo Chen Xiang konstruigis familian centralon, kiu sukcese kupliĝis kun la ŝtata elektroenergia reto, kaj pro tio lia urbo Jian'ou efektivigis la trarompon de nula rekordo de elektroprodukto el famila fotovoltaa instalaĵo. La sunpaneloj sur la tegmento estas konektitaj kun elektrolegilo, kontrol-skatolo, teleinteligenta donitaĵ-kolektilo kaj komputilo. Per tiuj aparatoj oni povas klare vidi la kvanton de elektroprodukto kaj elektrokonsumon de ĉiuj familioj, kaj kalkuli la vendo-kvanton de elektro kaj profiton.

 

    Komence de 2015 Chen kaj liaj kvin najbaroj renovigis la fotovoltaan centralon per la investo de 110 miloj da juanoj.

 

    Donitaĵoj de la urba elektroproviza kompanio montras, ke en 2015 la centralo produktis 12 489 kilovatt-horojn da elektro por la ses familioj kun 24 membroj. En unu jaro 8 272 kilovatt-horoj da superflua elektro estis venditaj por 8 612 juanoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments