El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝos AIIB en Pekino

| 2016-01-11
Bookmark and Share

 

    La 8an de januaro Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke serio da inaŭguraj aktivecoj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) daŭros de la 16a ĝis la 18a de januaro en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping faros parolon en la inaŭguro matene de la 16a de januaro, kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang parolos en la fondiĝa kunveno de la konsilio de AIIB posttagmeze.

 

    Tiam en Pekino estos fonditaj la konsilio kaj direkcio de la banko. Tio estos mejloŝtono de la tutmonda sistemo de ekonomia regado. Estos elektitaj prezidanto kaj regionaj direktoroj de la banko kaj aprobitaj politikaj dokumentoj pri la negocoj, financoj kaj laborfortoj de la banko, por krei solidan bazon por oficiala funkciado de la banko.

 

    La banko iniciatita de Ĉinio estas interregistara multflanka disvolva institucio de Azio kaj subtenas infrastrukturan konstruadon. Ĝia rajtigita kapitalo kalkuliĝas al 100 miliardoj da usonaj dolaroj. La komenca subskripciita kapitalo kalkuliĝas al ĉirkaŭ 50 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj pagita kapitalo atingas 20 procentojn de la subskripciita.

 

    La banko apogas ĉefe la infrastrukturan konstruadon, kaj profitigos ĉi-rilatajn akciojn, kiuj koncernas fabrikadon de fervojaj ekipaĵoj, fervojan konstruadon kaj manufakturadon de konstru-maŝinoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments