El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita pilotino faris imiton al la brava flugado de Amy Johnson

| 2016-01-11
Bookmark and Share

 

    Laŭ la raporto farita de la singapura tagĵurnalo Lianhe Zaobao en la 10-a de januaro, Tracey Curtis-Taylor, 53-jara brita pilotino, atingis de Britio Aŭstralion per sia pli-ol-70-jara aviadilo. Ŝi traflugis pli ol 20 mil kilometrojn laŭ la linio lanĉita de Amy Johnson, la unua virino kiu sola flugis de Britio al Aŭstralio en 1930. Tracey Curtis-Taylor celas sekvi la spiriton de Amy Johnson.

 

 

    La 9-an de januaro laŭ la loka tempo Tracey Curtis-Taylor atingis Sidnejon. Tiam ŝi komentis: "Stiri ĉi tian aviadilon, tiel flugi malalte tra duonon de la terglobo kaj spekti ĉiujn rigardindajn vidindaĵojn, teraspektojn, kreskaĵojn... Jen la plej belaj pejzaĝoj de la mondo kaj la plej bona aventuro en ĝi."

 

    La duflugila aviadilo stirita de Tracey Curtis-Taylor estas farita de Boeing en 1942 por la Dua Mondmilito. En 2012 ĝi estis finriparita. Pro tio ke ĝia kajuto estas malferma, la aviadilo ne povas alte kaj longe flugadi. Ĉiufoje Tracey Curtis-Taylor povis flugi nur 3-5 horojn kun la longeco de 400 kilometroj, alteco de 300 metroj kaj rapideco de 145 kilometroj hore. Alia aviadilo kun 4 homoj sekvis la ŝian por informa servo kaj urĝa helpo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments