El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 24-a Monda Libro-Foiro inaŭgurita en Nov-Delhio de Hindio

| 2016-01-11
Bookmark and Share

    La 9-an de januaro en Nov-Delhio, Hindio, inaŭguriĝis la 24-a Monda Libro-Foiro, en kiu partoprenas Ĉinio kiel speciala gasto.

 


Ĉinaj kaj hindaj gastoj en aktivaĵo de la libro-foiro la 9-an de januaro

 

    Sun Shoushan, vicdirektoro de la Ĉina Ŝtata Administracio de Gazetaro, Eldonado, Radio, Filmo kaj Televido, diris en la inaŭgura ceremonio, ke la libro-foiro, en kiu partoprenas Ĉinio kiel speciala gasto, estas grava kultur-interŝanĝa aktivaĵo inter Ĉinio kaj Hindio kaj ankaŭ grava ŝanco por plifirmigi la tradician amikecon inter la du landoj.

 

    Smriti Irani, hinda ministro pri disvolvo de homfortaj resursoj, varme bonvenigis Ĉinion partopreni en la libro-foiro kiel speciala gasto. Ŝi diris, ke hindaj kaj ĉinaj ŝtatestroj tre atentas kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj, do ambaŭ landoj devas daŭre intensigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en kulturo kaj edukado, kune esplori la tradiciajn interrilatojn en kulturo kaj starigi ponton por akceli amikecon inter la popoloj de la du landoj, speciale inter iliaj junuloj.

 


La 9-an de januaro hindaj infanoj spektis la tradician ĉinan teknologion de kliŝopresado.

 

    Pli ol 30 landoj kaj regionoj partoprenas en la ĉi-foja libro-foiro. Ĉinio havas tie eksponejon kun areo de 1 200 kvadrataj metroj por montri paperajn kaj elektronikajn librojn, ĉinajn presarton kaj te-kulturon, hindajn literaturaĵojn en la ĉina lingvo eldonitajn dum la pasintaj jaroj kaj ĉinajn porinfanajn legaĵojn en la hinda lingvo.

 

    Dum la libro-foiro la ĉina delegacio konsistanta el 250 verkistoj, eldonistoj kaj reprezentantoj de amaskomunikiloj okazigos simpoziojn pri literaturo, eldonado kaj scienco, kaj diskonigos al hindaj legantoj librojn nove eldonitajn de Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments